Entdecken Sie eBooks
Kategorien
Entdecken Sie Hörbücher
Kategorien
Entdecken Sie Zeitschriften
Kategorien
Entdecken Sie Dokumente
Kategorien
DE
ESPERANTO
REDAKTIS :
L. KÖKÉNY kaj V. BLEIER
LA LINGVO-FAKON:
K. KALOCSAY
INICIATINTO-ĈEFREDAKTORO :
I. ŜIRJAEV
UNUA ELDONO1933
LITERATURA MONDO, BUDAPEST
KUNLABORANTARO
1
forgesu, ke tiu ĉi verko estas la unua en sia speco; tia tasko havas malfacilojn
nevenkeblajn per unu salto. Do, kiu havas la pasion serĉi mankojn, tiu ja
trovos tiajn certe.
La redaktoroj zorgis plej atente, ke ĉiuj detaloj estu fidindaj kaj forigis
el la artikoloj ĉion, pri kies fidindeco ili havis dubojn. Estis malfacila tasko,
ĉar oni ne povis kontroli la ĝustecon de ĉiuj okazintaĵoj, ciferoj kaj nomoj. Se
estis eble, ni donis ĉe la fino de la artikolo fontindikon por trovi facile pli
ampleksajn informojn pri la pritraktita temo.
Ni ne povas ne paroli ĉi tie pri la eldonejo, faranta per tiu ĉi libro la plej
grandan ĝisnunan eldonistan fortostreĉon en E-ujo. Tion ĉi povis riski nur
kun la plej firma kredo je la forto kaj estonteco de nia movado. Kaj ni devas
mencii ankaŭ tiun milon da entuziasmaj, literaturŝatantaj esperantistoj, kiuj
je la unua voko de la eldonaĵo ariĝis en Asocion por helpi kaj ebligi la eldon-
on de verkoj, kia estas la jena.
4
Enciklopedio de Esperanto kreiĝis el entuziasma, sindona kunlaboro de
Esperantistoj el ĉiuj tendencoj, el senlaca, kelkjara laborado de ĝiaj redaktoroj
kaj el entuziasma, pacienca helpemo de multaj centoj da simplaj Esperant-
istoj-soldatoj. Tia laboro, la rezulto de tia laboro devas ŝveligi en nia brusto
memfidon, fidelecon al movado, kiu havas malgraŭ sia juneco, tiom amplek-
san pasintecon. La legado pri la laboro de niaj unuaj pioniroj, la malfacilaĵoj
de la laboro en la unuaj tempoj, la faritaj kaj atingitaj rezultoj, kiujn ni povas
ĝuste taksi nur post komparo de la tiama kaj nuna situacio, donas al ni forton
por daŭrigi la komencitan vojon ĝis la triumfa venko.
5
ʟʟɴɢɪɢ
adm. = administranto
adv. = advokato
apr. = aprilo
aŭg. = aŭgusto
aŭt. = aŭtografia
bibl. = bibliotekisto
ĉ. = ĉirkaŭ
dec. = decembro
del. = delegito
dir. = direktoro
d-ro = doktoro
d-ro fil. = doktoro en filozofio
d-ro med. = doktoro en medicino
d-ro teol. = doktoro en teologio
E = Esperanto
,E' = Esperanto, gazeto de UEA
E-n = Esperanton
E-a = Esperanta
E-an = Esperantan
E-e = Esperante
E-isto = Esperantisto
EA = Esperanto-Asocio
EF = Esperanto-Federacio
EG = Esperanto-Grupo
EI = Esperanto-Instituto
EK = Esperanto-Klubo
EL = Esperanto-Ligo
ER = Esperanto-Rondo
ES = Esperanto-Societo
EU = Esperanto-Unuiĝo
ekz. = ekzemple
eld. = eldonis, eldonisto
e-roj = ekzempleroj
febr. = februaro
6
f-ino = fraŭlino
HDE = Heroldo de Esperanto
i.a. = inter aliaj
ICK = Int. Centra Komitato
IKUE = Int. Katolika Unuiĝo E-ista
inĝ. = inĝeniero
instr. = instruisto
int. = internacia
jan. = januaro
jun. = junio
jul. = julio
kas. = kasisto
k. a. = kaj aliaj
k. c. = kaj ceteraj
k. s. = kaj similaj
komp. = komparu
ktp. = kaj tiel plu
l. = legu (en la fonto)
LEA = Laborista EA
lab. = laborista
LI = Lingvo Internacia
LK = Lingva Komitato, -ano,
lit. = literatura
nask. = naskiĝis
nov. = novembro
n-ro, No = numero
of. org. = oficiala organo
okt. = oktobro
OV = Originala Verkaro de Z
p. = paĝoj (laŭ nombro)
p: = paĝo(j) (laŭ ordo)
prez. = prezidanto
prof. = profesoro
proks. = proksimume
prop. = propagando
prop-isto = propagandisto
ps. = pseŭdonimo
7
red. = redaktis, redaktoro
s-ano = samideano
SAT = Sennacieca Asocio Tutmonda
S-ulo = Sennaciulo
SR = Sennacieca Revuo
sekr. = sekretario
sep. = septembro
s-ino = sinjorino
s-ro = sinjoro
t. e. = tio estas
t. n. = tiel nomata
trad. = tradukis, tradukisto
UEA = Universala Esperanto-Asocio
UK = Universala Kongreso de E
univ. = universitato
univ. prof. = universitata profesoro
v. = vidu (en la Enciklopedio)
vicprez. = vicprezidanto
Z = Zamenhof
Z-a = Zamenhofa
ZA = Zamenhofa Adresaro
(?) montras dubon aŭ necertecon
8
A
Adamson Einar, (ps. Eran; E-r A-n), svedo, redaktoro. Nask. 4 majo
1894 en Mora. Agis en la lab. movado, 1916-30; traveturis la tutan landon per
paroladoj. De 1930 eldonas sendependan kulturan semajngazeton “Minare-
ten”, kiu enhavas regule artikoiojn pri E. Jam en 1913 eldonis la hektografitan
gazeton La folio, en 1914 la presitan La espero. Faris paroladojn pri E en
proks. 300 lokoj, fondis 30 E-grupojn, gvidis kursojn en multaj lokoj.
Kunfondis SLEA en 1922 kaj ĝian gazeton; estis prez. kaj red. ĝis 1930.
Organizis la 8-an SAT-kongreson en Göteborg 1928. Nun prez. de EK en
Göteborg. Verkis prop. libretojn 1915,17,18, 20, 24, lernolibron por-maristoj,
1926, alian lernolibron, 1928, adresaron de svedaj Eistoj, 1928. kompilis
Kongres-Albumon pri la 8-a SAT-kongreso, verkis du interesajn verkojn pri
la nova Ruslando: Studvojaĝo en Sovet-Rusio, 1926, kaj Sub ruĝaj standardoj,
1928.
Aisberg Eŭgéne (ps. Glacimonto; Sam O'var), ruso, inĝ. Nask. 10 sept.
1905 en Odessa. Ĉefred. de fkaj revuoj pri radio kaj televido. Loĝas en Paris
de 1925. Verkis multajn teknikajn kaj popularajn librojn. Fondis la unuan
eŭropan revuon pri televido kaj la francan Asocion de Televido. Dir. de la
franca radiofako de la Int. Instituto de mikrofonaj studoj. E-iĝis 1919. Faris
multajn prelegojn, gvidadis kursojn, organizis ekspoziciojn. En 1925 fondis
kun Corret la Int. Radio-Revuo, (14 numeroj) La Babiladoj pri Radio, kiujn li
verkis por tiu revuo, estis poste eldonitaj en 13 lingvoj.
13
Aiza Roman, hispano, staba kolonelo. Mortis. Dua prez. de Hispana
Societo por prop. de E. Kunfond. de Grupo Valencia, 1903.
Aldono al la Dua Libro de l’ lingvo int. estas broŝuro (19 p.) eldonita
de Z en 1888 anstataŭ promesitaj ses kajeroj. Z anoncas la decidon de la
Amerika Filozofia Societo (v.), kiu proponis aranĝi int. kongreson. Z esperis,
ke “la tuta sorto de l’ lingvo int. transiros en la manojn de l’ kongreso,” kio
tamen ne efektiviĝis. Sed estante singarda, Z atentigis, ke “ĉiuj diligente
laboru laŭ la vojo jam unu fojon montrita.” (1. Privat, I. p: 38-42. — La tuta
teksto en OV, p: 29-40.)
I. ŜIRJAEV.
Amo estas pli forta ol morto. Tragedio en kvin aktoj de Janis Rainis, el
la latva trad. Ints Ĉaĉe, 1933: xVI kaj 111 p. “Lit. prilaboro kaj dokumente
pruvita okazintaĵo el la 17-a jarcento. . . senfina kaj ideala amo de Maija.” (G.
Eckelmann, HDE, 1933, n-ro 39.)
Anglujo, v. Britujo.
Antaŭen kun kredo. Literatura jarlibro de Pola E-isto por 1911. 203 p.
“Interesa, bela, bonstila libro. La nomoj de Kabe, Grabowski, k.a. atestas jam
pri pura E-a stilo.” (M. Ŝidl., Ondo de E, 1912, p: 106.)
Do la A. propre anstataŭas la vortojn: tiu, tiu certa, ĉiu, sola, ununura; kaj ĝi
estas kaj devas esti uzata nur, se anstataŭ ĝi prove estas meteblaj tiuj ĉi vortoj
27
sen la aliigo de l’ senco.
Ashley (aŝli) Archibald John, anglo, anglikana pastro. Nask 1 aŭg. 1884
en Kent. De 1915 paroĥestro en Farntey Tyas, apud Huddersfield. E-istiĝis
1906. Iniciatis fondon de Eklezia E-ista Ligo, 1913; ĝia sekr. 1913-25; poste
28
neoficiale daŭrigis tiun laboron. Red. kaj parte trad. La Libron de Komuna
Preĝo; kunlabore kun pastro Curry trad. Reĝo Lear de Shakespeare. Red. de
La Eklezia Revuo, 1917-22.
Ateistoj, v. Liberpensuloj.
30
Dumtempe la vizito de Pollen fruktiĝis, li trovis E-istojn en Melbourne
(G. Gordon, J. G. Pyke k. a.), en Sydney (G. Collindridge, E. Pryke) kaj en
Novzelando. Bonaj kluboj stariĝis. En 1911 okazis la unua E kongreso en A.
en Adelaide. La organizantoj plenigis la liston de “subtenantoj” kun nomoj de
4 ministroj kaj 24 gravuloj alispecaj, sed dubinde estas, ĉu iu el ili krom
ministro de edukado, Conybeer, rigardis la aferon serioza. La ministro celis
diri kelkajn vortojn E-e ĉe iu festeno, kiuj sufiĉe ridigis la aŭdantaron kaj eble
bone impresis la publikon pri la facileco de E. La kongreso sukcesis, sed la
organizantoj lasis ŝuldojn nepagitajn, kiuj fuŝis la reklamon por la E-istoj en
Adelaide kaj lasis al ili ĝin pagi. Estis kelkaj jaroj antaŭ ol la perdo pagiĝis sub
gvido de Waterman. La kongreso kuraĝigis la s-anojn en aliaj urboj.
Plivigliĝo. Eĥoj de la idista afero trapasis sen tro multe da malutilo, sed ĉiam
estis unu-du personoj, kiuj uzis la “preson” por malfunkciigi la radojn.
Izola laboro okazis inter policistoj kaj inter skoltoj, sed mankas la
frukto. Peacock, oficisto de la Sava Armeo, faras propagandon en sia fako.
Eble la plej interesa laboro estis tiu de Edmanstone en Wellington inter
malliberigitoj, konsentite de la direktoro de la malliberejoj.
L. E. THOMSON
Aŭstrio. (Ĝis 1914.) Aŭ. pro sia multlingveco estis taŭga grundo por
int. helpa lingvo. Fakte kelkaj provoj por tia idiomo okazis en la 19-a jarcento.
Ankaŭ Volapük tie ĉi bone prosperis, sed ĝia malsukceso malbone influis la
unuajn paŝojn de E. La unua lingvisto en la tempo de Schleyer, kiu favore
prijuĝis la problemon de int. lingvo, estis prof. Schuchardt en Graz.
Tiam en kelkaj urbo fondiĝis lokaj grupoj. Krom Wien ankaŭ en Graz, kien
du studentoj el Moravujo (Pettera kaj Teltschik) importis E-n, en
Reichenberg, okaze de landa ekspozicio al kiu partoprenis E-istoj, la unua E-a
ekspozicio en Aŭ. — sub gvidado de Schade kaj Richter, en Leitmeritz per
Wilhelm Heller, en Teplitz-Schönau per kuracisto d-ro Freisinger naskiĝis
grupoj, kiuj en 1908 okaze de la 4-a UK en Dresden kuniĝis al Ligo de
Germanlingvaj E-istaj Grupoj en Aŭstrio. Oni eĉ provis eldoni apartan
gazeton Informaj Raportoj, poste oni pligrandigis ĝin sub titolo
German-Aŭstria E-isto.
Ĉar paŝo post paŝo la publiko interesiĝis por E, el kiu kelkaj eĉ esperis
la solvon de la lingvaj konfliktoj en Aŭ., jam en 1905 tri gravaj Wien-aj
organizaĵoj (la komerca unuiĝo, la etika societo, la pedagogia asocio) aranĝis
po unu vesperon kun E-parolado. Aliaj gravaj unuiĝoj sekvis, ili akceptis
rezoluciojn favore al E. En katolikaj preĝejoj okazis la unuaj E-lingvaj
predikoj, Martin Klein (”Moko”) propagandis E-n inter la laboristaro. Novaj
grupoj naskiĝis; en Wien post la E-Klubo (1904) “La Fideleco” (1907), kiu sin
okupis kaj okupas ne pri propagando, sed pri traduko de lingve malfacilaj
tekstoj, la “Junularo” (fondo en 1910), kiu propagandis inter gejunuloj; la
Katolika Grupo (1912); Virina Sekcio (1909). En 1909 estis 142 grupoj kaj 60
informejoj en la tuta antaŭmilita regno. J. Glück kaj d-ro Sós en 1910 verkis
sukcesplenan lernolibron. Sós kiel delegito de UEA povis konstati, ke multaj
eksterlandaj E-istoj traveturis Wien-on kaj ofte la Wien-anoj povis helpi al ili.
33
Kongresoj okazis en Wien, 15-16 majo 1910, en Praha 15 aŭg 1911, en
Graz 10-15 majo 1913 kaj en Franzensbad, 31 majo-1 junio 1914, kie oni
malkovris Z-monumenton, la unuan en la mondo. Kun la negermamanaj E-
istoj en Aŭ. okazis antaŭlaboroj por komuna organizo, sed sen sukceso.
Kelkaj instruistoj, krom Simon ankaŭ Sacher, Macho, Fanta Süsser kaj
la fama scienculo Fuchs fondis en 1913 la unuan fakan instruistan societon
inter la aŭ. E-istaro. Ili eĉ starigis privatan ekzamenan komitaton, por faciligi
al la grupoj elekti taŭgajn kursestrojn. En la jardeko antaŭ la milito okazis
ankaŭ la unuaj paŝoj por enkonduki E-n en la programon de lernejoj. La E-a
organizo de la instruistoj sukcesis gajni la oficialan administracion por E-
instruado nur en 1919, sed jam en 1909 en komerca akademio okazis kurso
(Simon), en 1910 en komerca lernejo (Kapamadzia), kaj vesperkursoj en
publika unuagrada lernejo (Macho), en I913 Kaftan fondis prlvatan lernejon
(Antaŭen), ŝtate rekonitan.
34
En 1917 la movado fariĝis iom pli vigla, oni gvidis kursojn en multaj
lokoj. Ankaŭ grava sukceso ne mankis: 17 apr. 1917 dir. Schamanek komencis
prelegi en la Teknika Altlernejo en Wien, li estis la unua lektoro de E ĉe
altlemejo en la mondo. Ĝis fino de 1918, kiam la iama Habsburg-monarĥio
disfalis kaj estiĝis la nova, malgranda Aŭ., laboris en ĉiuj partoj de la regno
fervoraj E-istoj, el kiuj estu citataj kelkaj: Schulhof, Ghez, Kamaryt,
Steinhauer, Kaffan, Zwach, Hartwich, Sós, ktp.
37
Kelkaj fremdaj aranĝaĵoj estis utiligitaj je la bono de la movado.
Mondkongreso de la Inform-Oficejoj okazis en Wien 14-18 dec. 1930. B.
Selzer el Wien kaj R. Kreuz el Geneve atingis en tiu nova laborkampo gravan
sukceson, Selzer aranĝis ankaŭ fakan E-ekspozicion. Sur la programo de 1a
Rotary-Mondkongreso, Wien, 22-27 junio 1931 estis propono de Sir Charles
Mander, “Diskuto pri E”. La demonstracio de E-istoj Warnier kaj Le Blanc
(Paris), Applebaum (Britujo) Frenckell (Finnlando), Arnhold (Dresden),
Mejhuizen (Holando) bone sukcesis antaŭ 2000 personoj, kaj oni akceptis
favoran rezolucion; la tutan aranĝon preparis Frenckell kaj Steiner
41
Dollfuss Engelbert, d-ro, kanceliero. Akceptis la hon. prez-econ de Int.
Konferenco 1934 kaj la hon. membrecon de IEMW. Skribis belajn vortojn pri
E.
Fey (faj) Emil, vickanceliero. Interesiĝis jam delonge pri E kaj helpis
ofte. Bela eldiro pri E.
Bick (bik)Josef, d-ro fit., ĝen. direktoro de Nacia Biblioteko, univ. prof.
ktp. Al li la E-istaro dankas, ke IEMW estis aligita al la mondfama N. B.
Bonege parolis en la inaŭguro de IEMW.
42
Deinlein (dajnlajn) Erwin, inĝ., ministeria konsilanto en la mintsterio
por trafiko kaj komerco, sekcio por fremdulfrekvento, kiun li estras. En 1928
li ekuzis E-n kaj de tiam ĉiujare — laŭ la bonaj faritaj spertoj — li denove
eldonas vere elegantajn, belaspektajn faldprospektojn. D. tuj montris sian
simpation al la aranĝo de Int Konferenco 1934.
Propagandistoj, kiuj multe laboris por E (krom tiuj, kiuj havas apartan
biografieton): Dürschmid Karl en Klagenfurt (katolika movado); Gaidosch
Franz, polica insepktoro, estis prez. de Polica EL en Wien; Grossinger
Richard, dentisto en Salzburg, multajn jarojn laboris fervore; Heeber
Wilhelm d-ro, kortega konsilanto, nask. en 1873, estro de la senato de Viena
E-Unio; Hirz Franz polica inspektoro en Wien, kun polica konsitanto
Bŭbaum kaj inspektoro Gaidosch li sukcesis, ke policistoj scipovantaj E-n,
ricevis oficialan E-insignon; Maier Hugo d-ro, helpanto en IEMW, nask. 25
se. 1889 en Wiznitz (nun en Rumanujo), ŝtate ekzamenita E-instr.; Müller
Otto, oficisto, prez. de EK Klagenfurt, laboris multe; Nedwid Wolfgang,
paroĥestro, prioro, iama prez. de Katolika UE, Wien, faris ofte la predikojn
dum la E-diservoj ; Paar Fritz, prof. de komerca akademio en Wels, klopodis
multe por E speciale inter instruistoj de komercaj lernejoj; Piank Georg,
paroĥestro en Karlo-Preĝejo, Wien, nask 20 dec. 1886 en Oberndorf (nun en
ĈSR), E-isto de 1913, faris E-predikojn dum diservoj; Raff Emma, pollingva
aŭstrianino, en Wien, de pli ol 25 laroj laboras por E, gvidis kursojn, honora
membro de UEU; Scholz Franz d-ro, registara konsilanto, en Liesing ĉe
Wien, longjara E-isto; Sikor Kar1 Offo, industriisto en Wien, multe laboris en
komercistaj rondoj kaj ĉe la Viena Foiro; Stanke Franz, komercisto en Krems
ĉe Danubo, longjara Prez. de loka EG; Stegmüller Fritz, prez. de EG en
Salzburg, bona prop-isto; Tuchler Robert, episkopo de la malnov-katolika
eklezio en Aŭ., lernis E-n ĉe Steiner kaj nun varbas en sia medio; Ulbrich
43
Rudolf, poŝtoficisto en Mattinghofen, afergvidanto de AEA, multaj kursoj;
Wagnleitner Anton, fervojisto, fondis E-grupon en Wels, kies estro li estas;
Weber Oustav, instr. por stenografio kaj E, nask. 21 majo 1886 en Wien,
kunlaboris en IEMW de la komenco kiel sola helpanto.
Grupoj 39 61 53
Wien:
Grupoj 18 22 20
Grupoj 21 39 33
45
Aviado. H. Farman, la mondfama aviadisto, P. Painleve, la ĵus mortinta
franca politikisto, jam antaŭ longe estis amikoj de E. Archdeacon, pioniro de
aerflugado, unu el la gvidantoj de la franca E movado. Sed preskaŭ ĉiuj
aviadistoj spertas la necesecon de komuna helplingvo. Kiel H. Farman diris,
per aeroplano oni atingas dum kelkaj horoj aliajn landojn, sed kaŭzas multajn
malagrablojn kaj tempoperdon la fakto, ke la aviadisto ne povas komprenigi
sin kun la loĝantaro, kvankam ties servon oni ofte bezonus. La sekvaj detaloj
signas la iniciatojn sur tiu ĉi grava tereno. En 1909 en Int. Aviadista
Ekspozicio en Frankfurt estis aranĝita speciala E informejo. Samjare la gazeto
“L' Aéro” en Paris presis lecionojn de E kaj en 1911 ĝi ĉiusemajne enpresis
artikolojn en E; la E-parton redaktis Rienzi. En 1911 Gaston Guillaume, prez.
de E Sporta Unio, lernis aviadarton en la lernejo de Pauthan, por propagandi
E-n inter aviadistoj. En Vladivostok oni enkondukis E-n en Societo de
amatoroj por korespondado eksterlanda. La 1913 la “Sachsonia”, aerŝipo de
Zeppelin plenumis aerflugojn kun E-flago. En sept. 1925 ISAE prezentis al la
III-a Int. Kongreso de Aera Navigado en Brŭelles, deziresprimon,
subskribitan de la Aero-Kluboj de Francujo kaj Hispanujo. “La kongreso,
konsiderinte la gravajn servojn, kiujn farus al la aeronaŭtiko la uzado de la
helpa lingvo E en la int. rilatoj, decidis starigi Int. Komisionon komisiitan por
defendi kaj proponi mezurojn ebligantajn la enkondukon kaj disvolvon de la
uzado de E, kiel teknika lingvo de la aera navigado kaj petis s-rojn Torres y
Quevedo, Paul Renard, Emilio Hirrera, Henry Kapferer, E. Archdeacon, kaj
M. Rollet de l'Isle starigi ĝin, aligante kompetentulojn, kiujn ili juĝos utilaj.”
En 1927 la gazeto “Les Ailes” presis regule informojn pri E. Samjare prof.
Cart gvidis E kurson por anoj de Int. Ligo de Aviadistoj en Paris, kies prez.
Clitford B. Harmon esprimis favoron al E. en La Movado. En turista
konkurso por aeroplanoj, starigita en 1929 de “Aero Club de France” kaj
akceptita de la federacioj de aera turismo de la ĉefaj eŭropaj ŝtatoj, E estis
akceptita kune kun la germana kaj itala lingvoj. En 1930 dun la Aŭstria E
Kongreso en Linz la aviadisto Vess Wannek ĉirkaŭflugis la urbon per
aeroplano, sur kiu estis pentrita konvena prop. teksto.
I. ŜIRJAEV.
47
48
B
55
Barbaraj prozaĵoj. De Bertrana el la kataluna trad. Jaume Grau Casas.
1926, 59 p. “La verkisto kun preciza observkapablo pentras scenojn el la vivo
de simplaj kamparanoj. La stilo de l’ traduko estas bona.” (Totsche, L. 141.
1932, p: 39.)
Ŝ.
Barni Giovanni, italo, teknikisto. Nask. 7 apr. 1889 en Verona kaj loĝas
en Genova. E-isto de 1912. Kunfondis en 1913 “Laboristan E Grupon”. Tiu
grupo eldonis la Devoj de la Homo de Mazzini. Li estis preskaŭ ĉiam prez. de
tiu grupo kaj gvidis multajn kursojn. Prot. de E.
Barto ík Dolfa, ĉeĥo, instr., grafikisto kaj desegnisto. Nask 1 majo 1907
en Bor ice. E-isto de 1926. Unua prop. en Krom í inter gestudantoj, rezulto 2
kursoj en YMCA. Fondis Slovaka EK en Uh. Hradi t . Gvidis Cseh-metodajn
kursojn. Publikaj prelegoj en eksterlando. Kunlaboranto de Ligilo.
L. BASTIEN.
Beaufront (bofron) Louis de, franco, prof. Nask. 3 okt. 1855 en Paris.
Ĉe liaj studadoj lingvistikaj li ricevis konsilojn, eĉ lecionojn de Max Müller
mem kaj tio faciligis pli malfrue al B. ricevi de tiu granda lingvisto laŭdan
59
mencion pri E. Li ankaŭ studis speciale la Dominikanan filozofion, kiu
kondukis lin al la teologio; li ricevis doktorecon pri teologio, sed fakte estis
nek monaĥo, nek sacerdoto. Vojaĝante en Hindujo kaj en aliaj landoj, B.
spertis mem ne ĝustecon de la aserto, ke oni povas kompreniĝi ĉiuloke per la
franca kaj angla lingvoj, sed B ja komprenis ankaŭ la gernanan, hispanan,
italan, hungaran kaj araban lingvojn. Tiu fakto inspiris al B. (18-jara) la
rimarkon, ke la vortoj “tabako”, “teatro” k. a. kompreniĝas internacie malgraŭ
formalaj diferencetoj, kaj tio kondukis lin al ideo pri artefarebla lingvo int.
Fariĝinte privata instruisto ĉe amikoj en 1877 post financa katastrofo kaj
gravega tifo, li provis realigi L I. per sistemo, kiun li nomis “Adjuvanto”, sed la
manuskripto, deponita ĉe notario, malaperis (laŭdire pro detruo aŭ ŝtelo.) B.
estis la unua franca E-isto, aliĝis al E jam en 1888, kaj tuj komencis
propagandi en la regiono de Toulouse kaj Albi. B. eldonis en jan. 1892, laŭ la
rusa lingvo, la unuan lernolibron por francoj. Fondis en jan. 1898 la revuon
L' E-iste kaj SPPE, kiu elvokis en Francujo la fondiĝadon de la unuaj grupoj
kaj la organizon de instruado, pri E. Ekde la fondo prezidis tiun societon;
eksiĝis en 1908. Li la unua ellaboris plenan gramatikon de E, klarigante la
manieron por esprimi en bonstila E la naciajn parolturnojn, kaj tiamaniere
evitante la danĝeron de naciaj dialektoj en E mem. En la daŭro de kelkaj jaroj
(1892-1905) li eldonis tutan serion da lernolibroj, ekzercaroj vortaroj, i. a. la
faman Commentaire sur la grammaire E, 1900; kaj plie Preĝareto por
katolikoj 1893. verkis prop. librojn; la unua aperis en 1895. B. altiris al E
multajn eminentajn kaj influajn personojn kaj diversajn asociojn. En 1894 B.
estis kontraŭ reformoj en E. En 1908 li anonime prezentis al la “Delegitaro”
(v.) sian projekton de reformoj en E sub ps. Ido. Tio okazigis la “skismon”. B.
mem fariĝis ĉefa gvidanto de la Ido-movado.
61
Belga Esperantisto. Organo de BLE, fondita en 1908; formato 24x16.
Redaktis: L. Champy, Van Laere, Van Der Biest-Andelhof, Oscar Van Schoor,
Frans Schoofs.
Post kelka tempo Lemaire devis reforiri por esplora vojaĝo en Afriko,
kaj post la reveno, li konstatis, ke ekzistas kelkaj E-grupoj en diversaj lokoj,
kies membroj ja tre akurate. kunvenas, sed kiuj estas tute neagemaj je prop.
vidpunkto. Li do rekomencis la batalon kaj faris paroladojn en diversaj
urboj — nome en Gent'o, en la Universitato. Novaj kursoj estis organizataj,
inter aliaj en la societo; “Vastigado de la Lernejo por Instruistoj” kaj en la
“Antverpena sekcio de la Federacio de la lernantaj de l’ Belgaj Ateneoj”. Tiu
lasta kurso okazis en la ejo de l'Reĝa Ateneo de Antverpeno, kaj por ĝin sekvi
la lernantoj devis sin turni al Skabeno Desguin. Gvidanto de l’ kurso estis
Lucien Blanjean (okt 1902). Aliparte, leŭtenanto Leopold Jamin, frato de
62
arĥitekturisto Joseph Jamin, el Bruselo, ekdonis kurson en la Antverpena
“Taverne Royale”.
Aliparte multaj el la ĉefaj gazetoj belgaj kaj aliaj malpli gravaj revuetoj
kaj revuoj, tiom el la Flandra kiom el la Valona parto de l’ lando, ekparolis pri
la lingvo, kaj poste enhavis ofte artikolojn ĉu favorajn ĉu kontraŭbatalajn pri
la demando. Ni citu: Le Matin, La Metropole, Het Handelsblad (Antverpeno),
Le Courrier de l’ Orueau, Zuid — en — Noord Nederlandsch Tooneel; Le
Journal de Courtrai; De Limburger; Klim op (Loveno); La Meuse, Le Journal
de Liege (Lieĝo); Le Soir, Le XX-e Siecle, Le Patriote, La Chconique L'
Independance Belge (Bruselo); Le Bien Public, La Flandre Liberale (Gento),
k. c.
Tiu komitato tuj eklaboris serioze kaj dum komitata kunsido okazinta
1a unuan de okt. 1905 en la loĝejo de komandanto Lemaire, en Bruselo, estis
elektata la jena direktanta komitato: prez. komandanto Lemaire; ĝen. sekr. d-
ro Seynaeve; aden. sekr. Coox; membroj f-ino Lecointe, L. Blanjean J. Jamin;
d-ro Van Melckebeke, al kiuj estonte estis aldonataj L. Jamin, Van der Biest-
Andelhof (kiu poste fariĝis vic-prez.)
En 1905 la interna formo kaj divido de Belga Sonorilo estis tre taŭge
ŝangata kaj plilarĝigata; ĝi publikigis de tiam ne nur prop. kaj movadajn
artikolojn, sed ĉiuspecajn alitemajn komunikaĵojn; Seynaeve fariĝis ĝia
ĝenerala direktoro. Oni ankaŭ starigis la kondiĉojn por la akiro de la “Atesto
pri Kapableco”, k. c.
La nuna honora prezidanto estas la reĝo Leopoldo III, kiu akceptis tiun
titolon post la morto de generalo Graio Leman.
66
UEA en Belgujo. Ekzistas Belga Teritorio kun Fr. Schoofs kiel
ĉefdelegito kaj mulfaj delegitoj en aro da urboj kaj aliaj komunumoj.
Membronombro: proks. 300. Post la morto de Schoofs gvidas la UEA-aferojn
De Kteleaere.
67
Kongresoj E-istaj, kiuj okazis en Belgujo:
1920 23-24 junio en St. Gilles 9-a landa (La 7-a kaj 8-a belgaj kongresoj
okazis en Anglujo dum la milito organizitaj kaj ĉeestitaj de belgaj E-istoj,
loĝantaj tie provizore.)
69
La flandra movado. En julio 1929 aperis en Antverpeno Flandra E-isto
per la zorgoj kaj klopodoj de Flandrema Grupo E-ista. La publikigo je ĉi tiu
monata revuo decidigis pri la fondo de flandra ligo. Je Pentekosto 1930, en
Antverpeno, la 1-a flandra kongreso de E firme starigis sian propran ligon
kun advokato Jozef Muys kiel prez. kaj Edgard Verheyden kiel sekr. Flandra
E-isto de tiam fariĝis ĝia oficiala organo, kun Jan Van Schoir kiel ĉefred. Dum
tiu kongreso oni ankaŭ skizis la statutojn de la nova Ligo, kiuj ricevis
definitivan formon la 11-an de sept. en Gent. Art. 2 mencias, ke FLE celas:
propagandi E-n inter la flandroj, konigi ĉe la aliaj popoloj la kulturstaton
flandran; akceli la mondpacon laŭ sia povo. Montriĝis baldaŭ la neceso havi
ankaŭ propran librejon. Tiucele, 30 nov. 1930, f-ino J. Terryn el Gent kaj G.
Debrouwere kaj Alb. Cognie el Kortrijk fondis societon Flandra E-Instituto,
leĝe registrita. La akcioj de FEI ne donas rentumon. La profitoj servas por la
E-propagando. La 2-a flandra kongreso okazis en Aalst kaj aliĝis 175
partoprenantoj; por la 3-a en Kortrijk, je Pentekosto 1932, tiu nombro jam
estis 201 kaj la urbestraro subvenciis la eldonon de plaĉa gvidlibreto. En 1932
parte renoviĝis la estraro de FLE, kies prez. nun estas Leo Calloens el Aalst
kaj sekr. Gerard Debrouwere el Kortrijk. El la agado de FLE ni mencias
precipe publikigon de E-kurso en “Toerisme”, organo de la Flandra Turista
Asocio, havanta 145.000 membrojn. La programo de la Popoluniversitato
“Heran Van den Reeck” en Antverpeno mencias E-kurson. Inter la studentoj
de la Genta ŝtatuniversitato okazis vigla propagando kaj kerno estas starigita.
Reto da sekcioj kaj delegitoj kovras la flandran landparton de Belgio. G.
DÉBROUWERE.
E. WIESENFELD.
73
L. BASTIEN.
BES-a Adresaro de E-istoj el ĉiuj landoj. Eld. de BES (L. Berger). Unua
eld. 1919, 40 p., deka eld. 1932, 116 p. 1107 adresoj. “Ĝi povas esti grava
praktika helpilo al la korespondema kaj interŝanĝanta E-istaro — kondiĉe, ke
la personoj vere respondas.” (P. B., Bibliografia Gazeto, 1933, p: 24.)
M. C. BUTLER.
0 Generalaĵo . . . . . . . . . . . . . . . . . .150
1 Filozofio. . . . . . . . . . . . . . . . . . . .350
2 Religio . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .500
3 Sociologio . . . . . . . . . . . . . . . . . . .900
4 Filologio . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 1050
76
5 Scienco . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .650
6 Teknologio . . . . . . . . . . . . . . . . . .1200
8 Literaturo. . . . . . . . . . . . . . . . . . . 1950
---------------------------------------------------------------------
12800
77
Bibtioteko de C O. (Centra Oficejo). Unu el la celoj de Centra Oficelo
(fond. 1905) estis: klasigi kaj konservi arkivojn, organizi bibliotekon, kolekti
ĉiujn sciigojn, starigi bibliografion. Jam en 1905 ĝi kotektis en sia legoĉambro
(51, rue de Clichy, Paris): bibliotekon enhavantan la ĉefajn verkojn aperintajn
de la komenco, kolekton da revuoj kaj gazetoj, bibliografiajn katalogojn
ordigitajn laŭ la bibliografia decimala klasigo, specialajn katalogojn
(adresaroj ktp.)
78
Fako K — Gazetoj (240 vol.).
Filologio-lingvoscienco 53.90%
Literaturo 18.98%
Historio-geografio 7.16%
Bibliografio 3.00%
Belartoj 3.66%
Religio 1.86%
Filozofio 1.36%
La tiama Centra Oficejo kun siaj sep oficistoj tamen ne havis la tempon
80
nek intereson pri la daŭrigo de la afero. Venis en 1913 nova oficisto, Hans
Jakob, kiu okupiĝis en sia libera tempo kaj daŭrigis kompletigi la tiam
ankoraŭ tre modestan kolekton. Ĝi apartenis fakte ja al la posedanto de la
gazeto ,E', kiu transdonis la librojn ricevatajn por recenzo donace. Modesta
kredito permesis akiri interesajn verkojn kaj de tempo al tempo iuj
samideanoj donacis sian bibliotekon al ĝi H. Hodler testamente donacis la
bibliotekon al UEA (1920).
La sistemo laŭ kiu estas ordigata la biblioteko, estas tre simpla, plene
respondanta al praktika bezono. Starigis ĝin Ed. Stettler kaj el kelkjara sperto
kompletigis la bibliotekisto de UEA.
3. Scienco kaj Tekniko: (S) entenas sciencajn verkojn en tre larĝa kompreno,
plie teknikaĵojn.
4. Periodaĵoj: (P) entenas la E-gazetaron. Fako por periodaĵoj ne-E-aj sed kun
E anguto aŭ aldono.
7. Aliaj mondlingvoj: (X) estas la klaso, kiu reunuigas ĉion pri tutmondaj
lingvoj. Dokumentoj pri 150 sistemoj de L. I. iafoje fragmentoj, sed plejofte
ankaŭ gramatiko.
8. Diversaĵoj: (D) kio ne trovas lokon en la aliaj klasoj, estas klasigata sub D.
La ordigo de la slipoj okazas laŭ plej simpla maniero, pro evito de laborforto
ĉiam mankanta por tio. Principe ĉio iras laŭ la aŭtoro, ne laŭ la tradukinto.
Do verkon de Moliere oni serĉu sub tiu nomo kaj ne sub tradukinto. Aparte
de la serĉ-sliparo ekzistas alia, tiu de la E-aj verkistoj, kio estas speco de
repertuaro kaj kie estas notita ĉio pri-E-aj aŭtoroj.
E. AGRICOLA.
Biest-Andelhof Amatus van der, belgo, d-ro. Nask. 1850, mortis 1912.
Pioniro, estis vicprez. de Antverpena EG, prez. de BLE, dir. de Belga E-isto ka
prez. de “La Sepo por la Sepa” (1911). L. K.
Blaise (blejz) Paul, (ps P. B.; PoBo), belgo, sekr. de Belga Komerca
84
Ĉambro en London. Nask. 22 dec. 1880 en Louvain (Belgujo). Prof. de
lingvoj kaj komerca korespondanto en Belgujo, Francujo kaj Anglujo. En la
tri landoj propagandis, instruis E-n kaj fondis diversajn grupojn. Instruis ĉe
“Academie des Beaux Arts”, Louvain (1903), “Ass. Polytechnique” k. a., Paris
(1904-7), London (1908-32). Helpsekr de UK: Cambridge, 1907; Paris; 1914.
kasisto de UK en Oxford, 1930. Direktoro de Int. Propagandejo E-ista; sekr.
de Ĉekbanko E-ista (1907-10). Kunfondinto de UEA, ĝia delegito kaj
komitatano de 1908; ĝia komisionano. Komitaiano de BEA de 1913, ĝia
kasisto (1929-31). Multaj artikoloj diversspecaj por E gazetoj.
Blake (blejk) Mary L., anglino, artisto. Nask. 4 okt. 1872 en York.
Desegnas por sciencaj verkoj, gazetoj, brodado ktp. Medalo, London, l897.
Unua E-ista flugpasaĝero en Anglujo, 1911. Sekr. de politikaj kaj aliaj societoj
por virinoj. E-isto de 1906. Membro de la Administra Komitato de BEA.
Starigis kaj gvidis kursojn en Essex, Birmingham, London.
Blinduloj. Prof. Cart ekde 1904 dediĉas parton de sia koro kaj laboro
krei kunlaboron de blinduloj en la tuta mondo pere de E. Li komencas la
unuan E kurson en la blindulejo de Lausanne (Svisujo) kaj konsentinte kun la
plej sukcesintaj lernintinoj, Helena Gal kaj Roza Vogt kaj kun Harald
Thilander en Stockholm ili fiksis la brajloalfabeton por E donante por la kvin
konsonantoj supersignitaj tute logikan brajloformon, almetante al la signoj de
la pura litero ĉiam la saman punkton.
Post trijara paŭzo (1916-18) en 1919 jam ree aperas tri n-roj de E. L.
Grava monhelpo de la Nacia Blindulinstituto de London ebligis regulan
ĉiumonatan aperon de la gazeto dum multaj jaroj kun la kondiĉo; ke
blinduloj de malbonvalutaj landoj ricevu la gazeton preskaŭ senpage. Oni
sukcesis gajni multajn naciajn blindulunuiĝojn, kiuj finance regule helpis E.
L. per fiksitaj jaraj kotizoj, tiel la angla Nacia Instituto povis ĉesigi la
grandiozan kotizon de 200 pundoj por jaro sen risko, ke ĝia retiriĝo pereigus
la gazeton. La interesan enhavon de la blindulaferaj artikoloj interŝanĝis
abunde literaturaj, sciencaj, instruaj, kaj ĝeneralinteresaj rubrikoj. Estis
aldonitaj desegnaĵoj, landkartoj, ktp. La Ĝenerala Adresaro en 1931 jam
superis milon da adresoj de blindaj E-istoj.
Per brajla preso oni povas prezenti ankaŭ kolorojn kaj bildojn.
Diversspecaj strekoj, diversgrandaj kaj densaj punktoj prezentas diversajn
kolorojn, muskolojn ktp. Tiuj bildoj instruas por blinduloj multon el tio, kion
nevidanto apenaŭ povas kompreni.
88
Diversaj brajlopresejoj eldonis valorajn beletristikajn, sciencajn kaj
instruajn verkojn en E. Bonaj vortaroj ebligas al E-istaj blinduloj lerni
fremdajn lingvojn. UABE ankaŭ ebligis al blinduloj partopreni literaturajn
konkursojn tiamantere, ke ilian brajleskribitajn verkojn oni transkribis
senkoste en nigran skribon. En kelkaj Int. Floraj Ludoj blinduloj havis
gravajn sukcesojn. En multaj blindulaj lernejoj oni instruas E-n, en kelkaj
devige.
MIKLÓS BANÓ
Bohemujo, v. Ĉeĥoslovakujo.
Boirac (bŭarak) Emile, franco, d-ro fil., fama filozofo kaj rektoro de
Akademio. Nask. 26 aŭg. 1851 en Guelma (Alĝerio), mortis 20 sept. 1917 en
Dijon. Estis nomita rektoro de la Universitato de Grenoble (1898) kaj de
Dijon (1902). Kiel filozofo, lia ĉefa verko estas lia tezo de doktoreco “La Ideo
de la Fenomeno”; li penis akordigi la teoriojn de du el la grandaj franca
filozofoj, Renouvier kaj Fouilée pri la substanco, la realeco de la ekstera
mondo, la idealismo-fenomenismo. Li kreis la Instituton elektroteknikan de
Grenoble, kaj la “pri-vinan” Instituton de Dijon. En 1900 li estis varbita al E
per leteroj de Meray. Post iom da hezito li senlace laboris por E. Li prezidis la
unuan UK en Boulogne-sur-Mer (1905). Poste li ĉeestis ĉiujn kongresojn,
krom du. Elektita de D-ro Z kiel prez. de la Lingva Komitato, li subtenis
energie la fundamentajn principojn dum la Idistaj atakadoj. Lia raporto al la
Kvara Kongreso pritraktas lian partoprenon al la laboroj de la Delegacio kaj la
konduton de tiu ĉi. En la lingvaj laboroj li partoprenis per gravaj verkoj, kaj
lia granda Vortaro E-E-a estis unu el la plej gravaj libroj por la
lingvolaborantoj. B. sin montris unu el niaj plej bonaj stilistoj kaj spertuloj.
Per sia fluanta voĉo kaj ridetanta bonhumoro, kaj eble per sia psika influo,
kune kun sia persona aŭtoritato, li ĝuis grandan influon en la E-istaj
91
kunvenoj, kaj estis ĉiam tre atente aŭskultata. Li fondis diversajn grupojn kaj
altiris al E gravajn Universitatanojn. Krom siaj multaj artikoloj en revuoj
francaj (speciale en la Revuo Pedagogia) kaj E-aj (kiel la Revuo), li verkis:
Trad. de Leibniz Monadologio, 1902- ŝlosileto kvarlingva 1903 — Perdita kaj
retrovita 1905 — Qu'est-ce que l'E? 1906 — Le Congres E-iste de Geneve,
1906 — Pri la homa radiado, 1906 — Trad. de Moliere: Don Juan aŭ la ŝtona
festeno, 1909 — Trad. de Van Dyke: La kvara Mago aŭ la alia Saĝulo, 1909 —
Plena Vortao E-E-a 1909 — Le probleme de la langue int., 1911 — Vortaro de
la Oficialaj Radikoj 1911 — Fundamentaj principoj de la vortaro E 1911.
L. BASTIEN.
I. ŜlRJAEV.
92
Bonnevie (bonevi) Honoratus, norvego, licenciato de filologio,
pensiulo. Nask. 19 okt. 1858. Studis ĉe la universitato filologion, precipe
latinan, germanan, grekan kaj pranorvegan lingvojn, okupiĝis pri kalendaraj
demandoj, verkis libron pri la problemo. Eklernis E-n 29 okt. 1906. Prez. de
EK en Oslo kaj sekr. de NEL. Ĉefred. de N E-isto 1912- 14, kunred. 1915-20,
1922-24, kaj dum 1932. Tradukis literaturaĵojn kaj kunverkis lernolibrojn.
Bord (bor) Emile, franco, prof. Nask. 15 febr. 1858, mortis 23 sept.
1919. Fondis grupojn, faris multnombrajn paroladojn kaj varbis membrojn
centope, de 1904 ĝis sia morto. Verkis prop. monologojn.
94
Bosque y Carbonell Antonio, hispano, telegrafestro en Alcira. De 1908
seninterrompe UEA-del.
BKE, kiu ankoraŭ vivas kaj estas la plej aktiva en Brazilo, komencis
sian agadon efektivigante brilan serion da paroladoj kaj malfermante kursojn
en diversaj oficialaj lernejoj (Nacia Gimnazio, “Pedagogium”, Milita Kolegio).
Krome en apartaj lernejoj kaj en asocioj (Spencer Lernejo, Colomy Club,
Asocio de Komercoficistoj ktp.)
Per dekreto n-ro 4.356, de 26 okt. 1921, BLE estas konsiderita asocio
de publika utileco. Kiam la estraro de la Ligo iris danki Epitacio Pessoa,
prezidanton de la respubliko kaj unu el la plej eminentaj brazilaj politikistoj,
li deklaris, ke li estas sincere konvinkita pri la utileco de E por la homaro,
danke ĝian logikecon kaj facilecon, kiujn li mem konstatis.
104
Faris paroladojn, skribis artikolojn, aŭ helpis en iu alia maniero la
propagandon, krom la supre ĉititaj, la jenaj kleraj brazilanoj. Silvio Romero,
filozofo, Olavo Bilac, princo de la brazilaj poetoj; Barbosa Lima, oratoro;
Fortunato Duarte, latinisto; Carlos Porto Carreiro, poeto kaj lingvisto;
Markizo de Paranagŭa, scienculo; Barono Homem de Melo, geografo; Nerval
de Gouveia, prof. ĉe kelkaj superaj lernejoj: la cititaj jam mortintaj; kaj:
Otavio Mangabeira kaj Felix Pacheco, iamaj ministroj de eksterlandaj aferoj;
generalo Candido Rondon, geografo kaj landesploristo Antonio Carlos,
politikisto; Moreira Guimaraes, filozofo; Afonso Pena Júnior, iama ministro
de interno; Candido Mendes de Almeida, dir. de la Komerca Akademio;
Alfonso Celso, membro de la Brazila Beletristika Akademio; M. A. Teixeira
de Freitas, dir. ĉe la ministerio de edukado; la prelatoj Benedito Marinho kaj
Goncalves de Rezende, sanktatemaj oratoroj; Dunschee de Abranches
publicisto; Manuel Cicero, iama rektoro de la univ. de Rio de Janeiro; Jose
Oiticica, filologo. Raul Pederneiras,prof. de int. juro; Ĵuliano Moreira,
scienculo; Heitor Beltrao, ĵurnalisto; inĝ. Aarao Reis; Jose Boiteux, historiisto,
kaj multaj aliaj.
C. DOMINGUES.
106
Breon (breon) Edouard, franco, oficisto. Nask. 1853, mortis 5 feb. 1933
en Blois. E-iĝis 1901. Sekr. de SPPE de 1902, plenumis premegan laboron kun
senlima sindonemo. Sekvis de Beaufront idistan, 1908, kaj rikoltis nur
maldolĉan elreviĝon.
Sed estis en la Jorkŝira urbo Keighley, kie E atingis sian unuan grandan
sukceson. Tie Joseph Rhodes, loka ĵurnalisto, faris en la komerca ĉambro la
unuan prop. paroladon pri E en Anglujo kaj en nov. 1902 kun John Ellis,
starigis la unuan E Societon en Granda Britujo. Li fariĝis prez., kaj Rhodes
sekr. En la sama monato en la domo de d-ro O'Connor en London kunvenis
por studi la novan lingvon malgranda grupo, en kiu troviĝis krom O'Connor,
f-ino E. A. Lawrence, kaj junulo nomita H. Bollingbroke Mudie, kies postaj
servoj por la E movado estis nekalkuleble valoraj. Tiu grupo estis la nukleo de
la Londona E Klubo, kiu stariĝis en jan. 1903, kaj fariĝis unu el la plej
potencaj grupoj ĝis hodiaŭ. Ĝi naskiĝis en la oficejo de la int. konata
ĵurnalisto W. T. Stead, ĉefredaktoro de la “Review of Reviews”, kiu mem
alportis al la lingvo ne nur sian fortan apogon, sed dediĉis financajn rimedojn
kaj avantaĝojn de sia eldonista organizaĵo por ĝia diskonigo. Felix Moscheles,
fama pentristo, fariĝis prez., Lawrence sekr. kaj Stead kasisto.
En nov. 1903 aperis The E-ist, la unua brita E gazeto, kies red. estis la
agema Mudie. Sur la kovrilo de la unua kajero aperis informoj pri grupoj en
Bournemouth, Dublin, Edinburgh, Glasgow, Portsmouth kaj London. Rapide
la movado disvastiĝis en ĉiuj partoj de la lando: En okt. 1904, por kontentigi
la sentatan bezonon por forta centro de ĉiuj britaj grupoj, la “British E
Association” (BEA) fondiĝis je la iniciato de la Londona Klubo. Al BEA
filiiĝis grupoj ankaŭ el la malproksimaj partoj de la Brita Imperio, kaj aliĝis
individuaj membroj pagantaj jarkotizon po kvin ŝilingoj. Ĝi dungis oficistojn,
starigis bibliotekon kaj librovendejon, organizis ekzamenojn kaj eldonis
monatan gazeton The British E-ist, al kiu The E-ist cedis lokon.
Dum ĝia tuta ekzistado “The B E-ist” estis gvidata de sinsekvo de brilaj
redaktoroj, kiuj atingis kaj konservis por ĝi altan nivelon kiel modesta nacia
gazeto kaj gajnis por ĝi la respekton de E-istoj tra la tuta mondo. En 1924
aperis gazeto International Language lerte redaktata unue de C. H. Edmonds
poste de L. N. Newell. Ĝi estis ĉefe anglalingva kaj celis interesi ne-E-istojn
pri la lingvo. Post ok jaroj ĝi fandiĝis kun “The B E-ist”. De 1919 ĝis 1925
trimonata gazeto “Literaturo” alportis multe da helpo al la studo de la lingvo.
Laŭ B. E-ist.
G. P. de BRUIN.
114
Bruijn (bröjn), Jacob Leendert, nederlandano, librotenisto. Nask. 24
nov. 1880 en Haarlemmermeer. E-isto de 1896. Pioniro de la laborista E-
movado. Red. de Int. Socia Revuo 1910-11, Holanda Pioniro 1912-13.
Direktoro de la Ĝenerala Librejo “Espero” 1911-14 kaj de la Centra E-librejo
1914-22. Membro de la Gazetar-klubo. Iniciatinto de Nederland — E kaj ĝia
red. en 1918-19. Sekr. kas. de la l2-a UK.
BRUIN.
GEO H. YOXON.
Buhr (bur) Franti ek, ĉeĥo, kalkula oficisto en Praha. Nask. 30 aŭg.
1896 en P. E-isto de 1922. Propagandas inter katolikoj kaj skoltoj. Sekr. de la
Ligo de Katolikaj E-istoj. Eld.: Kantareto, 1922.
Bujwid Odo, polo, d-ro, univ. prof. en Krakovo de 1892. Nask. 30 nov.
1857 en Wilno. 4 jarojn studis en la universitato kun Z. Studis la
bakteriologion ĉe Koch kaj Pasteur. De tiam int. konata eminentulo sur tiu
kampo. El lia plumo eliris 250 sciencaj artikoloj en pola, franca, germana kaj
rusa lingvoj. Kune kun sia edzino li organizis multajn prelegojn kaj kursojn
pri populara klerigado kaj propagando de higieno kaj sociaj sciencoj. La du
urboj, Varsovio kaj Krakovo, kie li ofte laboradis samtempe, antaŭmilite
apartenis al diversaj landoj, al Ruslando kaj Aŭstrujo. Post la milito li —
kolonelo demobilizita — revenis Krakovon kaj okupiĝas ĝis nun pri fabrikado
de vakcinaĵoj. Lia agado por E komenciĝis en 1912, kiam li fariĝis la prez. de
UK en Krakovo. Postmilite prez. de la Tutpola Federacio de E Societoj. Li
117
havante gravajn rilatojn kaj konatecojn en la regantaj polaj medioj, ofte
atingis favorojn por E kaj E-istoj (pasportoj, vizoj k. a.). Dank’ al liaj pledoj la
respublika prez. kaj Pilsudski mem fariĝis favoraj al E: akceptis la patronecon
de la UK en 1931, kies prez. estis li mem. Ankaŭ lia merito estas, ke la pola
radio de tempo al tempo aranĝas E-ajn prelegojn. En 1924 fondiĝis en
Krakovo la PED, kaj li fariĝis ĝia prez. En 1927/28 vojaĝis kiel delegito de sia
registaro al Brazilo, por studi la vivon de tieaj polaj koloniistoj. Multe helpis
lin en la komisio E-istoj, kion li raportis al la registaro. En 1930 prop vojaĝo
tra Nederlando, Danujo kaj Svedujo. L. K., prez. de ISAE, honora ano de
UEA, ktp. Multaj artikoloj kaj paroladoj en kaj pri E. De kelkaj jaroj li eldonas
proprakoste la P E-iston kaj ĉiujn publikigaĵojn de PED. Ankaŭ aliaj gravaj
materialaj subtenoj por E. Entute: la ĉefulo de la E movado en Polujo, lia
aŭtoritato ĉe la polaj E-istoj estas senescepta. — Lia edzino, Kazimiera B,
pioniro por la virinaj rajtoj, estis fidela helpantino ankaŭ en E-aj laboroj; ŝi
mortis 8 okt. 1932.
E. WIESENFELD.
Bulgara Lando kaj Popolo. Verkis J. H. Krestanov. 1919, 128 p., kun
etnografia karto. Enhavo: geografia, kaj historia superrigardo, popola
karaktero, lingvo kaj literaturo, E-movado en B-ujo.
118
Bulgarujo. Juna ŝtato, kun popolo malfruiĝinta en la kultura progreso,
kalkulanta tre limigitan kvanton da personoj, kiuj posedus fremdajn lingvojn,
prezentas bonan grundon por la E-movado.