Sie sind auf Seite 1von 51

Esperanto kurso por komencantoj

Surbaze de kurso de Rudolf Fischer

Johannes Mueller
Marto 2010

Literatur
Eine kurze Übersicht über wichtige Bücher zu Lernen und Anwenden von
Esperanto:
• Ullrich Matthias & Dietrich M. Weidmann
Kleines Wörterbuch Deutsch-Esperanto / Esperanto-Deutsch
30.000 Stichwörter
marixverlag
ISBN 978-3-86539-182-7
7,95 €
Reisetaugliches Wörterbuch, was auch wichtige Begriffe des modernen
Lebens aus dem Bereich Computer und Internet abdeckt. Nicht ganz
perfekt aber unschlagbar im Preis. Auf jeden Fall empfehlenswert für
Anfänger. War dieses Jahr oft vorrätig bei Wittwer im Regal Modernes

Antiquariat“.
• Erich-Dieter Krause
Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch
80.000 Stichwörter
Buske-Verlag
ISBN 978-3-87548-193-8
42,00 €

1
Als Reisewörterbuch fast zu groß, zumal es nur eine Richtung abdeckt.
Dafür lässt es von der Qualität kaum wünsche offen. Vom Preis her für
Anfänger vielleicht einen Tick zu hoch.
• Dirk Willkommen
Esperanto-Grammatik
Eine Lerner- und Referenzgrammatik
Buske-Verlag
ISBN 978-3-87548-475-5
18,90 €
Gut ausgearbeitete Grammatik des Esperanto mit vielen Beispielen.
Für Nicht-Linguisten vielleicht etwas theoretisch. Den etwas konserva-
tiven Schreibstil kann man mögen. Auf jeden Fall empfehlenswert für
Leute, die Sprachen gerne von der Grammatik kommend lernen und
entdecken.
• Plena Ilustrita Vortaro
Einsprachiges Wörterbuch herausgegeben von S.A.T. (sennacia asocio
tutmonda)
Erhältlich in Esperanto-Bücherdiensten
80,00 €
Gilt als das Standardwörterbuch schlechthin, auf das sich immer wieder
berufen wird. Es hat aber keinen bindenden Charakter, viele Stichwör-
ter sind umstritten. Wer sich intensiv mit Esperanto beschäftigt und
anspruchsvolle Texte in Esperanto liest und schreibt, sollte es haben.
Für Anfänger wegen der Einsprachigkeit nicht geeignet.
• Bertilo Wennergren
Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko Umfangreiche Gramatik mit
vielen Beispielen, die auch oft gemachte Fehler und umstrittene Grama-
tikfragen als solche behandelt. Für fortgeschrittene Esperantosprecher,
da nur auf Esperanto. Exzellentes Preis-Leistungs-Verhältnis.
Erhältlich in Esperanto-Bücherdiensten
28 €.
Kostenlose Onlineversion: http://bertilow.com/pmeg/
• Reta Vortaro / das Onlinewörterbuch
http://www.reta-vortaro.de
Sehr nützliches Wörterbuch, um am Rechner online Wörter nachzu-
schlagen. Wird von der Community weiterentwickelt und gepflegt.

2
1 Unua leciono

1.1 Saluton, kiu estas vi?


Kiu estas vi? Wer bist du?
Kio estas via nomo? Was ist dein Name?
Mia nomo estas Beate Mein Name ist Beate.
Kiel vi nomiĝas? Wie heißt du?
Mi nomiĝas Beate. Ich heiße Beate.

1.2 Kie vi loĝas?

Kie vi loĝas? Wo wohnst du?


Mi loĝas en Ludwigsburg. Ich wohne in Ludwigsburg.
Mi loĝas en Stuttgart. Ich wohne in Stuttgart.
Ankaŭ mi loĝas en Stuttgart. Ich wohne auch in Stuttgart.
Fast alle Fragewörter beginnen auf k-“. (Wie im Deutschen w-“, im Französi-
” ”
schen qu-“ oder c-“).
” ”

1.3 Kiu sidas apud vi?

Werner sidas apud Beate. Werner sitzt neben Beate.


Apud Werner sidas Beate. Neben Werner sitzt Beate.
Die Stellung der Satzteile im Esperanto ist frei.
Beate, kiu sidas apud vi? Beate, wer sitzt neben dir?
Apud mi sidas Jörg kaj Ursula. Neben mir sitzen Jörg und Ursula.
Beate, kiu sidas apud vi? Beate, wer sitzt neben dir?
Dekstre de mi sidas Jörg kaj mal- Rechts von mir sitzt Jörg und links
dekstre sidas Ursula. von mir sitzt Ursula.
mal-“ bedeutet Gegenteil.

3
1.4 Simplaj demandoj

Ĉu . . .? Jes.
Pardonu! Ĉu via nomo estas Beate? Entschuldige! Ist dein Name Beate?
Jes, mia nomo estas Beate. Ja, mein Name ist Beate.

Ĉu . . .? Ne.
Bonan tagon! Ĉu via nomo estas Guten Tag! Ist dein Name Beate?
Beate?
Ne, mia nomo ne estas Beate. Mi Nein, mein Name ist nicht Beate. Ich
nomiĝas Ursula. heiße Ursula.

Ĉu . . .? Mi ne scias.
Saluton! Ĉi lia nomo estas Werner? Hallo! Ist sein Name Werner.
Mi bedaŭras. Mi ne scias. Tut mir leid. (Ich bedaure.) Ich weiß
nicht.
ĉu“ ist Fragewort für Ja-Nein-Fragen und Oder-Fragen

1.5 Simpla dialogo

• Pardonu! Ĉu vi scias kiel nomiĝas tiu viro?


Entschuldige! Weißt wie dieser Mann heißt?
• Jes. Li estas Robert.
Ja. Er ist Robert.
• Kaj kiel nomiĝas la virino, kiu sidas apud li?
Und wie heißt die Frau, die (welche) neben ihm sitzt?
• Ŝi nomiĝas Carolin. Ŝi estas la edzino de Robert.
Sie heißt Carolin. Sie ist die Ehefrau von Robert.
• Dankon.
Danke.

4
• Ne dankinde.
Nichts zu danken.

1.6 La alfabeto

La literoj:
abcĉdefgĝhĥijĵklmnoprsŝtuŭvz
Ne ekzistas q, w, x, kaj y.
Anders als im Deutschen:
• c: Zirkus
• s: Split, Soße (stimmloses “s”)
• z: Zagreb, Soße (stimmhaftes “s”)
• v: Werner. (stimmhaftes v“ wir das deutsche w“)
” ”
• ĉ: Tschechien
• ĝ: Dschungel
• ĥ: Rachen
• ĵ: Journalist
• ŝ: schmusen
• ŭ: Auto ( u“ ohne eigene Silbe)

Im Esperanto gibt es folgende Ausspracheregeln:
• Jeder Buchstabe symbolisiert genau einen Laut.
• Jeder Laut wird durch genau einen Buchstaben symbolisiert.
• Die Vokale werden stets offen gesprochen.
• Die Betonung liegt immer auf der vorletzten Silbe.
• Ein Vokal hat immer genau eine Silbe.

5
1.7 Iom da gramatiko

1.7.1 Vorttipoj

Substantive enden immer auf -o“. Beispiele: nomo, tago, demando, viro, virino,

. . .. Sie haben kein Geschlecht.
Verben enden im Infinitiv stets auf -i“. Beispiele: esti, nomiĝi, loĝi, sidi, . . ..

Adjektive enden stets auf -a“. Beispiele: bona, bela, granda, . . ..

Adverben enden auf -e“, wenn sie von einem anderen Wort abgeleitet sind.

Beispiele: bone, bele, laŭte, . . ..
Grundsätzlich kann man allen Radikalen (Wortstämmen), z.B. demand-“ jede

Wortartendung anhängen. demando: Frage, demandi: fragen, demanda: fragend
(adj.), demande: fragend (adv.); bona: gut (engl: good), bone: gut (engl: well),
bono: Gutes, boni: gut sein.

1.7.2 Verboj kaj pronomoj

esti sein (Infinitiv)


mi estas ich bin
vi estas du bist
li/ŝi/ĝi/oni er/sie/es/man
estas ist
ni estas wir sind
vi estas ihr seid
ili estas sie sind
Die Verben enden im Infinitiv stets auf -i“. Für das Präsens gibt es die Endung

-as“, die an die Stelle der Infinitivendung rückt. Das gilt für alle Verben ohne

Ausnahme.

6
1.8 Vortaro

1.8.1 Gravaj vortoj

ankaŭ auch kiu wer


apud neben li er
bedaŭri bedauern la der/die/das
bona gut ne dankinde Nichts zu danken.
bonan tagon Guten Tag nomiĝi heißen
ĉu ob, Fragewort nomo Name
dankon Danke oni man
dekstre rechts pardonu Entschuldigung
edzo Ehemann saluton Hallo
en in scii wissen
esti sein sidi sitzen
ĝi es ŝi sie (3.P Sing.)
jes ja tago Tag
kaj und tiu dieser
kie wo vi du
kiel wie viro Mann
kio was

1.8.2 Afiksoj

mal- Gegenteil
-in- weiblich
Affixe sind im Esperanto ein sehr nützliches Werkzeug, um Wörter zu bilden. Es
gibt Präfixe wie mal-“ und Suffixe wie -in-“. Sie können auch als selbstständige
” ”
Wörter stehen mit Wortartendungen: malo: Gegenteil, ina: weiblich.

7
2 Dua leciono

2.1 La familio Majer

Kio estas sur la bildo? Ĉu estas unu persono? . . . aŭ ĉu du personoj?


Ne, estas tri personoj: Viro, virino kaj junulo. La nomo de la viro estas Hugo
Majer. Sinjoro Majer estas la patro de la junulo.
Kiu estas la virino?
La virino estas la patrino de la junulo. Ŝi estas sinjorino Viola Majer. Kiu
estas la junulo? La junulo estas la filo de ili, li estas ilia filo. Li estas juna
viro.
Kio li estas? Mi ne komprenas.

8
Li estas vira junulo, juna viro.
Ho jes! Juna viro, mi komprenas. Kaj kio estas la nomo de la juna viro?
Lia nomo estas Bruno Majer.
Kio li estas?
Bruno estas studento.
Kie estas la lampo?
La lampo staras sur la tablo.
Kie estas s-ro Majer?
La patro sidas sur seĝego.
Kie estas la gazeto?
La gazeto estas en la manoj de la patro.
Kie estas la junulo?
La junulo estas antaŭ la ĉambro.
Kie staras la tablo?
La tablo staras en la angulo.
Kie estas la libro?
La libro estas en la mano de la patrino.
Kio estas tio super s-ro Majer?
Super s-ro Majer pendas bildo sur la muro.
Kion tenas sinjoro Majer en la manoj?
Sinjoro Majer tenas gazeton en la manoj.
Kion tenas sinjorino Majer en la mano? Libron! Ŝi tenas libron en la mano.
Kion havas Bruno? La junulo havas pantalonon kaj subĉemizon.
Ĉu Bruno havas ŝuojn?
Ne, fakte ne! La junulo ne havas ŝuojn sur la piedoj. Li fakte ne surhavas
ŝuojn, sed li surhavas subĉemizon kaj pantalonon. La subĉemizo estas blanka,
sed la pantalono estas nigra.
Kaj kion surhavas s-ro Majer?

9
Li surhavas ĉemizon, pantalonon, ŝuojn kaj kravaton.
Ĉu ankaŭ s-ino Majer surhavas ĉemizon?
Ne, ŝi surhavas robon. La robo estas mallonga. Ŝi surhavas mallongan robon.
La haroj de la junulo estas nigraj. Li havas longajn harojn, longegajn harojn,
ĉu ne?
Kaj kio okazas sur la bildo?
La patro parolas. Li diras: Mi ne konas tiun junulon. Ĉu li estas nia filo?

Mi ne vidas lian vizaĝon. La haroj estas tro longaj.“
Kaj kion faras la patrino? Ĉu ŝi respondas?
La patrino estas inteligenta, sed ankaŭ ŝi ne scias, ĉu tiu persono estas ilia
filo. Ŝi ne rekonas lin. La haroj estas tro longaj, ĉu ne? Fakte, oni ne vidas
la vizaĝon.
S-ino Majer tenas sian libron en la mano. Ŝi vidas lian gazeton, kaj s-ro
Majer vidas ŝian libron. Bruno Majer surhavas sian blankan subĉemizon kaj
sian nigran pantalonon. Bruno estas ilia filo. Ili ne vidas la vizaĝon de sia
filo.
Bruno ne vidas la kravaton de sia patro.
Bruno ne vidas lian kravaton.
Bruno ne vidas siajn nigran pantalonon kaj blankan subĉemizon.
La patro ne rekonas sian filon, li ne vidas lian vizaĝon.

2.2 Iom da gramatiko

2.2.1 Akuzativo

Esperanto kennt neben dem Nominativ noch einen zweiten Fall, den Akkusativ.
Er wird gebildet mit der Endung -n“. Es gibt ihn, damit die Satzteilstellung frei

sein kann und es keine Mehrdeutigkeiten gibt wie im Deutschen Die Mutter

wäscht das Kind.“
Beispiele:
• Mi amas vin. Ich liebe dich.

10
• Bruno legas libron. Bruno liest ein Buch.
• Libron Bruno legas. Bruno liest ein Buch.
Das Adjektiv, was ein im Akkusativ stehendes Substantiv beschreibt, muss auch
im Akkusativ stehen.
Beispiel: Bruno havas nigran pantalonon.

2.2.2 Pluralo

Der Plural wird im Esperanto mit der Endung -j“ ausgedrückt. Beispiel: Estas
” ”
tri personoj en la ĉambro.“ (Es sind drei Personen im Raum.) Die Akkusativen-
dung steht immer hinter der Pluralendung. Beispiel: Mi vidas tri personojn.“

Adjektive, die sich auf ein im Plural stehendes Substantiv bestehen, brauchen
auch die Pluralendung.
Beispiele:
• Bruno havas longajn harojn.
• La haroj de Bruno estas longaj.
• Estu bonvena! Sei willkommen!
• Estu bonvenaj! Seid willkommen!
• Vi estas bela.
• Vi estas belaj.

2.2.3 si, sia

Das Reflexivpronomen si“ bezieht sich immer auf das Subjekt, während sich

die Possessivpronomen ( lia“, ŝia“, ĝia“) meist nicht auf das Subjekt, sondern
” ” ”
auf andere Personen beziehen.
Bei der Anwendung helfen drei Regeln:
1. Es kommt nur in der 3. Person vor, also mit li, ŝi, ĝi, ili, oni und Substan-
tiven.
2. Es ist nicht Teil des Subjekts.
3. Es bezieht sich auf das Subjekt des Verbes.

11
Beispiele:
1. Petro legas sian libron. - Peter liest sein (eigenes) Buch.
2. Petro legas lian libron. - Peter liest sein (Brunos) Buch.
3. Li kaj lia frato vizitas min. - nicht sia, weil der frato Teil des Subjektes ist.

4. Mia amiko vidis, ke la teknikisto riparis sian aŭton. - das aŭto gehört dem
teknikisto, nicht dem amiko, da das Verb ripari und nicht vidi ist.

2.2.4 Vortfarado / Wortbildung

Im Esperanto kann man grundsätzlich Wörter beliebig zusammensetzen. Jedoch


kommt dabei nicht immer ein sinnvolles Wort bei heraus. Umgekehrt gibt es viele
schöne Möglichkeiten der Wortbildung, die man nur nach langem Üben und viel
Sprechen, Hören, Lesen erkennt, da das Wortbildungssystem im Esperanto viel
flexibler ist als beispielsweise im Deutschen.
Einfache Beispiele:
• muro, gazeto =⇒ murgazeto Wandzeitung
• tablo, lampo =⇒ tablolampo Tischlampe
Die Substantivendung -o“ kann in zusammengesetzten Worten verwendet wer-

den, muss aber nicht. In der Regel wird sie nur verwendet, wenn das zusammen-
gesetzte Wort ohne sie nur schwer auszusprechen wäre, z.B. tabllampo.

2.3 Ekzercoj

2.3.1 Akuzativo

Enmetu la akuzativan -n“ se necesas. Setze die Akkusativendung ein falls nötig.

Sur la bildo . . de la leciono . . oni vidas tri personoj . . . Estas patro . . ,


patrino . . kaj filo . . . Iliaj . . nomoj . . estas Hugo Majer, Viola Majer kaj
Bruno Majer. La junulo estas antau la ĉambro . . , sed la viro . . kaj la virino . .
staras en la ĉambro . . .

12
Kio . . staras sur la tablo . . ? Estas lampo . . . Sur la muro pendas bildo . . .
Kio . . havas s-ro Majer en siaj manoj? Gazeto . . ! Kio estas tio . . , kio . .
s-ino Majer tenas? Estas libro . . .
Kio . . diras s-ro Majer? Li diras: Mi ne konas tiu . . persono . . ; mi ne scias,
ĉu tio . . estas mia . . filo . . .
Sur la piedoj de la filo ne estas ŝuoj . . . Li ne surhavas ŝuoj . . , sed subĉemizo . . .
La patro kaj la patrino ne rekonas sia . . filo . . , sed li rekonas ili . . .

2.3.2 si / ŝi / li

Enmetu la ĝustajn vortojn si“, sia“, lia“, ŝia“, sia“, ili“ aŭ ilia“. Setze
” ” ” ” ” ” ”
die richtigen Wörter ein si“, sia“, lia“, ŝia“, sia“, ili“ aŭ ilia“
” ” ” ” ” ” ”
S-ro Majer havas seĝegon sub . . . . . . kaj bildon super . . . . . .. Li tenas la
gazeton en la manoj. Estas . . . . . . gazeto. Li tenas . . . . . . gazeton en la
manoj. S-ino Majer tenas . . . . . . libron en la mano. Ŝi vidas . . . . . . gazeton,
kaj s-ro Majer vidas . . . . . . libron.
Bruno Majer surhavas . . . . . . blankan subĉemizon kaj . . . . . . nigran panta-
lonon. Li surhavas . . . . . . subĉemizon kaj pantalonon. La patro kaj la patrino
ne vidas la vizaĝon de la junulo. Estas . . . . . . filo. Ili ne vidas la vizaĝon de
. . . . . . filo.
Bruno ne vidas la kravaton de . . . . . . patro. Bruno ne vidas . . . . . . kravaton.
Bruno ne vidas . . . . . . nigran pantalonon kaj blankan subĉemizon. La patro
ne rekonas . . . . . . filon, li ne vidas . . . . . . vizaĝon.

2.3.3 Kompletigado

Kompletigu la sekvajn frazojn! Vervollständige die folgenden Sätze!


Kion vi . . . . . . . . . . sur la bildo?
Mi vidas . . . . personojn. La viro antaŭ la ĉambro estas juna, sed la viro en
la ĉambro estas . . . . . . . . . . . . . . . .. Ili estas junulo kaj mal . . . . . . . . . . . . .
Kiu estas la maljunulo?
Li estas la . . . . . . . . . . de la junulo. La nomo de . . . . . . . . . . . . . . . estas Hugo
Majer.

13
Kiu estas la virino?
. . . estas la . . . . . . . . . . . . . . de la junulo. . . . . . . nomo estas Viola Majer.
. . . . . . . estas la nomo de la junulo?
. . . . . nomo estas Bruno Majer.
. . . . . . . estas Bruno?
Li estas studento.
. . . . . . . . . li surhavas?
Pantalonon kaj subĉemizon.
Kion havas s-ro Majer en siaj . . . . . . . . . . . . ?
Gazeton!
Kaj s-ino Majer?
.............!
Kiu ne . . . . . . . . . . . . . . . . ŝuojn?
La juna studento.
Kio staras sur la tablo? Kio estas . . . . . ?
. . . . estas lampo.
Ĉu Hugo Majer havas . . . . . . . . . . . . . . harojn?
Ne, li havas . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . harojn.
. . . . . . . . . faras sinjoro Majer?
Li demandas: . . . . . tio estas . . . . . . filo?
. . . . . . . staras la tablo?
Tiu staras . . . . la angulo.
. . . . . . . estas malantaŭ la seĝego?
La muro.
Kaj kio . . . . . . . . . . . . . sur la muro?
Bildo!
Super . . . . . . pendas la bildo?
Super s-ro Majer.
Super . . . . . pendas la bildo?
Super la seĝego.
Kio estas dekstre . . . . la seĝo?
. . . . . . . . . . . . . . . de la seĝo staras la . . . . . . . . . . .

14
2.3.4 Vortfarado

Uzu la sekvajn radikojn por fari la subajn Germanajn vortojn! Benutze die fol-
genden Wortstämme um die untenstehenden deutschen Wörter zu bilden!
sci-, kurs-, unu, du, tri, jun, har-, est-, antaŭ, bild-, -ul-, -eg-, en, mal-, lecion-,
fil-, inteligent-, -in-
• Gegenteil
• Wissen
• riesiges Bild
• der erste Sohn
• zweitens
• alt
• haarig
• darin sein
• davor sein
• drittens
• hinter
• erstens
• Vordermann/Vorgänger
• eine intelligente Frau (1 Wort!)
• ein blitzgescheiter Mensch (1 Wort!)

15
2.4 Kanto

Jen
La porkoj
jen: voilà, dort, hier; porko: Schwein

suno: Sonne; luno: Mond;


Jen la suno, jen la luno:
sama: gleich;
Jen du malsamaj astroj.
astro: Himmelskörper

vikingo: Vikinger;
Jen vikingo, jen urbano: urbo: Stadt; -ano: Mitglied;
Jen la plej malsamaj homoj plej: am meisten;
homo: Mensch

Refreno:
Jen vi kaj mi, akvo kaj oleo akvo: Wasser; oleo: Öl;
Jen vi kaj mi, akvo kaj oleo

Jen mandrilo, jen ŝakalo: mandrilo: Mandrill (Affenart);


Jen du malsamaj bestoj ŝakalo: Schakal; besto: Tier

Jen kastelo, jen igluo: kastelo: Schloss; igluo: Iglu;


Jen la plej malsamaj domoj domo: Haus

Refreno
pomo: Apfel; suko: Saft;
Jen pomsuko, jen veneno:
veneno: Gift;
Jen malsamaj trinkaĵoj
trinki: trinken; -aĵo: Zeug

16
2.5 Vortaro

2.5.1 Gravaj vortoj

akvo Wasser pantalono Hose


angulo Ecke paroli sprechen
antaŭ vor patro Vater
aŭ oder pendi hängen
besto Tier piedo Fuß
bildo Bild pomo Apfel
blanka weiß respondi antworten
ĉambro Zimmer robo Kleid
ĉemizo Hemd sama gleich
demandi fragen sed aber, sondern
diri sagen seĝo Stuhl
domo Haus si sich (selbst)
du zwei sinjoro Herr
fakte tatsächlich stari stehen
fari machen, tun sub unter, darunter
filo Sohn suko Saft
haro Haar suno Sonne
havi haben super über, darüber
homo Mensch sur auf
juna jung ŝuo Schuh
kompreni verstehen tablo Tisch
koni kennen teni halten
lampo Lampe tri drei
libro Buch trinki Trinken
longa lang tro (all)zu
lunno Mond unu eins
mano Hand urbo Stadt
nigra schwarz vidi sehen
okazi geschehen vizaĝo Gesicht
oleo Öl

17
2.5.2 Afiksoj

-an- Mitglied
-aĵ- Zeug, Sache
-ul- Person
-eg- groß, sehr
re- wieder, zurück

18
3 Tria leciono

3.1 Bruno vizitos sian familion.

Antaŭ du tagoj Bruno estis en studenta hejmo kaj parolis kun alia studento,
kies nomo estis Udo. Bruno diris al li: “Morgaŭ mi vizitos miajn gepatrojn.”
Udo respondis: “Sed tiel, kiel vi nun aspektas, ili ne rekonos vin.” Bruno
diris: “Ba, ili jes rekonos min, ankaŭ se mi aspektas alie ol tiam, kiam mi iris
el la familia hejmo por studi tie ĉi.” Udo ne estis certa kaj diris: “Vi vidos.”
hejmo: Heim; alia: anderer; kies: dessen; al: Dativpräposition (zu, nach); morgaŭ:
morgen; nun: jetzt; se: wenn (konditional); ol: als (vergleichend); kiam: wann,
als; el: aus; tie: dort; ĉi: (das nächstliegende); certa: sicher

Hieraŭ gesinjoroj Majer estis en la familia ĉambro. Sinjorino Majer legis


libron kaj sinjoro Majer legis gazeton. Tiam, post longa tempo, venis ilia filo
Bruno, kiu volis viziti ilin. Li aspektis tute maleleganta.
hieraŭ: gestern; ge-: beidgeschlechtlich; legi: lesen, tiam: dann, post: nach; tem-
po: Zeit; veni: kommen; voli: wollen; viziti: besuchen; aspekti: aussehen; tute:
völlig, ganz, (tute ne = überhaupt nicht); eleganta: elegant

Li estis sen ŝuoj, nur kun ĉemizo kaj pantalono, kaj liaj haroj estis tiel longaj,
ke oni ne povis vidi lian vizaĝon. Tial la gepatroj ne rekonis lin, kaj ili
demandis sin: Ĉu tiu senŝuulo fakte estas nia filo aŭ iu fremdulo?
sen: ohne; nur: nur; kun: mit; tiel: so, povi: können, tial: deshalb, ke: dass;
fremda: fremd

3.2 La tempoj

• Präsens “-as”: Tiun finaĵon ni jam konas.


• Vergangenheit “-is”: Unue ni lernis diri saluton.
• Zukunft “-os”: Poste ni lernos la tabelvortojn.
• Imperativ “-u”: Dum la semajno vi multe ekzercu. Faru ĝin!

19
3.3 La tabelvortoj

— k- t- ĉ- nen-
unbestimmt fragend, hinweisend umfassend verneinend
relativ

io kio tio ĉio nenio


(irgend)was was das (dort), alles nichts
dies
iu kiu tiu ĉiu neniu
(irgend)wer wer, welches, dieser, diese, jeder, jede, keiner, keine,
jemand welcher, dieses jedes keines,
einer, eine, welche niemand
eines
ie kie tie ĉie nenie
(irgend)wo wo dort überall nirgendwo
ia kia tia ĉia nenia
(irgend)wie welch ein, solch ein, jedweder Art keinerlei
geartet welch eine solch eine
iel kiel tiel ĉiel neniel
(irgend)wie wie, auf so, auf diese auf jede keineswegs
welche Weise Weise Weise
iam kiam tiam ĉiam neniam
(irgend)wann wann, wenn dann immer niemals
ial kial tial ĉial nenial
aus warum deshalb, aus jedem aus keinem
(irgend)einem darum Grund Grund
Grund
iom kiom tiom ĉiom neniom
etwas, ein wieviel soviel jeder Menge keiner Menge
bisschen
ies kies ties ĉies nenies
jemandes wessen dessen eines jeden, niemandes
einer jeden

20
3.4 Ekzercoj

Demandu demandojn tiel, ke la respondo estas la diklitera frazparto. Stelle Fra-


gen, so dass die Antwort der fettgedruckte Satzteil ist.
• Hieraŭ gesinjoroj Majer estis en la familia ĉambro.
• Hieraŭ gesinjoroj Majer estis en la familia ĉambro.
• Hieraŭ gesinjoroj Majer estis en la familia ĉambro.
• Hieraŭ gesinjoroj Majer estis en la familia ĉambro.
• Sinjorino Majer legis libron kaj sinjoro Majer legis gazeton.
• Sinjorino Majer legis libron kaj sinjoro Majer legis gazeton.
• Bruno aspektis tute maleleganta.
• La haroj de Bruno estas longegaj.
• La haroj de Bruno estas longegaj.
• La haroj de Bruno estas longegaj.
• Antaŭ unu tago Bruno estis en studenta hejmo.
• Antaŭ unu tago Bruno estis en studenta hejmo.
• Antaŭ unu tago Bruno estis en studenta hejmo.
• Antaŭ unu tago Bruno estis en studenta hejmo.
• Tie li parolis kun alia studento.
• Tie li parolis kun alia studento.
• Udo diris al Bruno, ke liaj gepatroj ne rekonos lin.
• Udo diris al Bruno, ke liaj gepatroj ne rekonos lin.
• Udo diris al Bruno, ke liaj gepatroj ne rekonos lin.

3.5 Bruno kaj liaj amikoj

Bruno revenis de la vizito ĉe siaj gepatroj al la studenthejmo. Tie li renkontis


Udon.
Udo demandis: Kia estis la vizito ĉe viaj gepatroj?“

21
Vi pravis.”, respondis Bruno, Miaj gepatroj ne rekonis min.“
” ”
Ĉeestis Clemence, studentino el Francio, kaj demandis: Kial viaj gepatroj

ne rekonis vin?“
Ĉar ili nur konas sian filon sen tiuj longegaj haroj.“ ridegis Udo.

Kaj ili plendis, ke mi senŝue ilin vizitis.“, Bruno diris, estis ege teda.“
” ”
Ne gravas!“, diris Clemence, Ĉi tie ni ĉiuj vin ŝatas senŝuan kaj longharan,
” ”
ĉu ne, Udo?“
Udo respondis: Prave. Restu kiel vi estas. Plej gravas ke vi ŝatas vin mem.“

Dankon“, Bruno diris, Vi estas pli toleremaj ol miaj gepatroj.“
” ”
Ni ja estas viaj amikoj“, diris Clemence.

amiko: Freund; ĉe: bei; renkonti: (jemanden) treffen; pravi: recht haben; ĉar:
weil; ridi: lachen; tedi: nerven; grava: wichtig; ŝati: mögen; resti: bleiben; mem:
selbst; pli: mehr; toleri: tolerieren; -em-: Suffix für Neigung; ja: ja (im Satz)

3.6 Demandoj pri la teksto

• De kie revenis Bruno?


• Kien revenis Bruno?
kien = kie + Akkusativ = wohin
• Kiun Bruno renkontis en la studenthejmo?
• Pri kio demandis Udo?
pri: über, von (engl: about)
• Kiu ĉeestis?
• Kio estas Clemence?
• Kial la gepatroj de Bruno ne rekonis sian filon?
• Pri kio la gepatroj de Bruno plendis.
• Kia entute estis la vizito de Bruno ĉe siaj gepatroj?
• Kiu malŝatas la aspekton de Bruno?
• Ĉu Clemence malŝatas la longajn harojn de Bruno?
• Kion laŭ Udo faru Bruno?
laŭ: gemäß

22
• Kio laŭ Udo plej gravas?
• Kiaj estas Udo kaj Clemence laŭ Bruno?
• Kial Clemence kaj Udo estas toleremaj?

3.7 Vortaro

3.7.1 Gravaj vortoj

al zu, nach (Dativ) multe viel


alia anderer nun jetzt
amiko Freund nur nur
aspekti aussehen ol als (vergleichend)
certa sicher pli mehr
ĉar weil post nach, hinter
ĉe bei povi können
ĉi das nächstliegende pravi recht haben
dum während pri über (engl. about)
ekzerci üben renkonti (jemanden) treffen
el aus resti bleiben
fini etwas beenden ridi lachen
fremda fremd se wenn (konditional)
grava wichtig semajno Woche
hejmo Heim sen ohne
hieraŭ gestern ŝati mögen
ja ja (im Satz) tabelo Tabelle
ke dass tedi nerven
kies dessen tempo Zeit
kun mit toleri tolerieren
laŭ gemäß tute völlig, ganz
legi lesen veni kommen
lerni lernen viziti besuchen
mem selbst voli wollen
morgaŭ morgen

23
3.7.2 Afiksoj

-em- Neigung, Lust


ge- beidgeschlechtlich

4 Kvara leciono

4.1 La nombroj

1: unu 11: dek unu 100: cent


2: du 12: dek du 112: cent dek du
3: tri 13: dek tri 237: ducent tridek sep
4: kvar ... 1000: mil
5: kvin 20: dudek 1887: mil okcent okdek sep
6: ses 21: dudek unu 2010: du mil dek
7: sep ...
8: ok 30: tridek
9: naŭ 40: kvardek
10: dek ...

4.1.1 Ekzerco

• Kiom da jaroj vi havas?


Wie alt bist du? (Wieviel an Jahren hast du?)
• Mi havas 33 jarojn?
Diru la sekvajn nombrojn:
47, 14, 137, 2000, 1995, 1976, 3293, 22594, 434231
• Kiom da horoj havas tago?
• Kiom da minutoj havas horo?
• Kiom da sekundoj havas minuto?
• Kiom da sekundoj havas horo?
• Kiom da tagoj havas semajno?
• Kiom da tagoj havas jaro?

24
• Kiom da tagoj havas monato?
• Kiom da monatoj havas jaro?
• Kiom da semajnoj havas jaro?
• Kiom da enloĝantoj havas Stuttgart?
• Kiom da homoj estas en la ĉambro?

4.2 La semajntagoj, la monatoj, ktp.

Semajno havas sep tagojn. Ili nomiĝas: lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo, vend-
redo, sabato, kaj dimanĉo.
Jaro havas dek du monatojn. Ili nomiĝas: januaro, februaro, marto, aprilo,
majo, junio, julio, aŭgusto, septembro, oktobro, novembro, kaj decembro.
La sezonoj nomiĝas: printempo, somero, aŭtuno kaj vintro.
La tempoj de la tago nomiĝas: mateno, antaŭtagmezo, tagmezo, posttagme-
zo, vespero, nokto.

4.3 Iom da gramatiko

4.3.1 Kvantindokoj

Ist Mengenangabe keine bloße Zahl und kein Mengenadjektiv, steht vor dem
Substantiv, dessen Menge angegeben wird da“.

Beispiele: Kiom da jaroj vi havas? Unu litro da akvo. Du glasoj da biero. Iom da
vortoj. Iom da tempo. Du milionoj da eŭroj. Multe da homoj.

Nach da“ steht nie Akkusativ. Besispiele: Mi restas iom da tagoj.



Ist die Mengenangabe eine Zahl oder ein Mengenadjektiv, steht das Substantiv
nach der Mengenangabe und ggf. im Akkusativ. Mengenadjektive sind:
• multaj: viele
• kelkaj: einige
• pluraj: mehrere

25
Beispiele: Mi restas tri tagojn. Mi restas kelkajn semajnojn. Mi restas plurajn
monatojn.

4.3.2 Tempindikoj

Zeitangaben stehen im Akkusativ.


Beispiele:
• Mi venos lundon. (Ich komme an einem Montag)
• Mi venos venontan lundon. (Ich komme nächsten Montag.)
• Mi venis pasintan lundon. (Ich kam vergangenen Montag.)
• Vi komencis lerni Esperanton la 20an de marto 2010.

Regelmäßige Ereignisse können mit der Adverbform angegeben werden.


Beispiele:
• Ĵaŭde mi naĝas kaj saŭnumas. (Donnerstags schwimme und sauniere ich.)
• Nokte mi dormas. (Nachts schlafe ich.)
• Mi ne laboras ĉiutage. (Ich arbeite nicht jeden Tag)
• Ĉu vi laboras semajnfine? (Arbeitest du wochenendes?)

Die nächstliegenden möglichen Zeitpunkte können auch mit dem Wörtchen ĉi“

ausgedrückt werden.
Beispiele:
• Ĉu ni faru ion kune ĉi vespere? (Sollen wir heute abend etwas zusammen
machen?)
• Petro finstudos ĉi jare. (Peter wird dieses Jahr fertig studieren.)
• Mi forvojaĝos ĉi lunde. (Ich werde kommenden Montag verreisen)
• Mi revenis ĉi lunde. (Ich kam vergangenen Montag zurück.)

26
4.4 Ekzercoj

4.4.1 Ĉiuj respondu la sekvajn demandojn.

• Kiam estas via naskiĝtago? (naskiĝtago: Geburtstag)


• Ĉu vi scias kiu semajntago estis aŭ estos via ĉijara naskiĝtago?
• Diru kion vi faras la semajntagojn.
• Kiam estas la naskiĝtago de via patrino?
• Kiom da gefratoj vi havas?
• Kiom da aliaj lingvoj vi parolas? (lingvo: Sprache)
• Kiom longe vi bezonas de via hejmo al la universitato aŭ via laborejo?
(bezoni: brauchen; labori: arbeiten; -ej-: bestimmter Ort)
• De kiam ĝis kiam estas printempo?
• De kiam ĝis kiam estas somero?
• De kiam ĝis kiam estas aŭtuno?
• De kiam ĝis kiam estas vintro?
• Kiuj monatoj estas vintraj?
• Kiuj monatoj estas printempaj?
• Kiuj monatoj estas someraj?
• Kiuj monatoj estas aŭtunaj?
• Kiom da tagoj havas aŭgusto?
• Kiom da tagoj havas februaro?
• Kiom da tagoj havas junio?
• Kiom da tagoj havas majo?

27
4.5 La horloĝo

.11.12 .1
1. 0 .2 .11.12 .1
.9 . .3 1. 0 .2
.9 . .3
.8 .4
.7 .6 .5 .8 .4
.7 .6 .5
Estas la unua horo.
Estas la tria horo.
Estas la unua.

.11.12 .1 .11.12 .1
1. 0 .2 1. 0 .2
.9 . .3 .9 . .3
.8 .4 .8 .4
.7 .6 .5 .7 .6 .5

Estas la oka horo. Estas la dek unua horo.

.11.12 .1
1. 0 .2
.111. 2 .1 .9 . .3
.10 .2
.9 . .3 .8 .4
.7 .6 .5
.8 .4
.7 .6 .5
Estas la tria horo kaj duono.
Estas la dek dua horo. Estas la tria kaj duono.
Estas duono post la tria.

.11.12 .1 .11.12 .1
1. 0 .2 1. 0 .2
.9 . .3 .9 . .3
.8 .4 .8 .4
.7 .6 .5 .7 .6 .5

Estas la kvina kaj kvarono. Estas kvarono antaŭ la naŭa.

28
.11.12 .1
.0
1 .2
.9 . .3
.8 .4
.7 .6 .5

Estas dudek (minutoj) post la dua.


Estas la dua kaj dudek.

4.6 Ekzercoj

Kutima tago

• Je la kioma (horo) vi vekiĝas?


• Kiam vi matenmanĝas?
• Je la kioma vi eklaboras aŭ ekstudas?
• Je la kioma vi paŭzumas?
• Kiam vi tagmanĝas?
• Ĉu vi kutime kafumas posttagmeze? Kiam?
• Je la kioma vi hejmen venas?
• Kiam vi vespermanĝas?
• Je la kioma vi iras liten?
kutima: gewöhnlich; manĝi: essen; je: Präposition mit unbestimmter Bedeutung
(Notfallpräposition); vekiĝi: aufwachen; ek-: los-; studi: studieren; paŭzo: Pause;
-um-: Notfallsuffix, lito: Bett

29
4.7 Vortaro

4.7.1 Gravaj vortoj

alia anderer mateno Morgen


bezoni brauchen mezo Mitte
biero Bier minuto Minute
dormi schlafen monato Monat
enloĝanto Einwohner multa viel
for weg naskiĝtago Geburtstag
glaso Glas naĝi schwimmen
ĝis bis nokto Nacht
horo Stunde pasinta vorherig
horloĝo Uhr paŭzo Pause
iri gehen pluraj mehrere
jaro Jahr sekundo Sekunde
je Notfallpräposition semajno Woche
kelkaj einige studi studieren
komenci etwas beginnen vekiĝi aufwachen
kutima gewöhnlich venonta kommend
labori arbeiten vespero Abend
lingvo Sprache vojaĝi reisen
lito Bett
litro Liter
manĝi essen

4.7.2 Afiksoj

ek- los (Beginn)


-ej- bestimmter Ort
-um- Notfallsuffix

30
Ripetado
Bruno iras viziti . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . (seine Eltern) por festi krist-
naskon. Li kaj ŝatas kaj malŝatas . . . . . . . (das). Li ŝatas renkonti . . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . . (seine Geschwister). Sed li malŝatas la familian festan eto-
son.
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . (nächstes Jahr) li vojaĝos al IJF en Italio. . . . . . .
(Dort) la etoso . . . . . . . . . (wird sein) multe . . . . . . . . . . . . . . . . (besser). Ili dan-
cos . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . (die ganze Nacht). . . . . . . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . (viele Jugendliche) venos el diversaj landoj por festi kune.
Bruno jam ofte patroprenis . . . . . . . . . (solche) aranĝojn. Sed . . . . . . . . . . . . . .
(noch nie) IJFn. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . (letztes Jahr) la IJF . . . .
. . . . . . . . . . . . (fand nicht statt) pro la tertremo, . . . . . . (weil) oni bezonis
la ejon kiel urĝamasloĝejo.
festi: feiern; kaj . . . kaj: sowohl . . . als auch; etoso: Stimmung; danci: tanzen;
diversa: verschiedene; lando: land; jam: schon; ofte: oft; partopreni: teilnehmen;
aranĝo: Veranstaltung; tero: Erde; tremi: zittern; urĝa: dringend; amaso: Masse,
Menge

Ĉu akuzativo aŭ ne?
Ĉi semajnfine ni plulernas Esperanto . . .
La kurso . . okazas en la klasĉambro . . .
Antaŭ la kurso . . ni iros en la klasĉambro . . .
Post la kurso . . ni metas la seĝoj . . sub la tablo . . , ĉar la seĝoj . . staru sub
la tablo . . .
Poste ni iras el la klasĉambro . . . Finfine ni iras hejme . . . Ni ĝojas scipovi
nova . . lingvo . .
klaso: Klasse; meti: etwas legen;

31
5 Kvina leciono

5.1 Vespermanĝo

Dum Bruno, Clemence kaj Udo sidas en la restadejo de la studenthejmo,


rigardas Karina, studentino el Svedio, tra la pordo.
“Saluton, karaj”, ŝi diris.
“Ho, saluton Karina”, diris ĝoje Udo, “envenu. Bruno ĵus parolis pri sia teda
semajnfino ĉe siaj gepatroj.”
Karina: “Mi estas malsata. Ĉu ni kune vespermanĝu?”
Bruno: “Bona ideo. Ĉu ni kuiru ion?”
Karina: “Ne, tio daŭras tro longe. Alportu ĉiu ion por tuj manĝi.”
-ad-: länger andauernd; rigardi: schauen; tra: hindurch; pordo: Tür; kara: lieb;
ĵus: gerade (eben); sata: satt; kuiri: kochen; daŭri: dauern; porti: tragen; tuj:
sofort

Post kelkaj minutoj ili alportas la jenajn manĝaĵojn en la manĝejon: pano,


bulkoj, fromaĝo, kolbaso, ŝinko, salato, tomatoj, kukumo, kapsikoj, olivoj.
Por trinki ili alportas la jenajn trinkaĵojn: akvo, pomsuko, biero, teo. Kaj la
jenajn spicojn: salo, pipro, sukero. Fine alportas ili vazaron kaj manĝilaron:
teleroj, glasoj, tasoj, kruĉo, forkoj, tranĉiloj, kuleroj.
Ĉu mankas io?
-il-: Werkzeug; -ar-: Schar, Menge; manki: fehlen

Bruno, Clemence, Karina kaj Udo kune manĝas en la manĝejo de la student-


hejmo. Poste ili ĝislace babiladas. Fine ili decidas, ke ili kune kuiros ion la
venontan semajnfinon. Sed ili ankoraŭ ne scias kion.
laca: müde; babili: quatschen; decidi; entscheiden; ankoraŭ: noch

5.2 Ekzerco

Ĉu si, ŝi, ili, li, sia(j)(n), ŝia(j)(n), ilia(j)(n) aŭ lia(j)(n)?

Dum la semajnfino Bruno ne devis prepari manĝaĵon por . . ., ĉar . . . . . . ge-


patroj ĝin preparis por . . . En la studenthejmo la studentoj preparas . . . . . . .

32
manĝaĵon por . . . mem. Bruno ege ŝatas Clemence kaj tial fojfoje preparas
manĝaĵon ankaŭ por . . ..
devi: müssen; prepari: zubereiten; fojo: Mal (fojfoje: manchmal)

5.3 Kanto

En la IJK
JoMo

Por bona lerno kaj progres’


Mi iam iris al kongres’
Refreno:
En la IJK (dufoje)
En la IJK povas okazi io ajn
Varmis etoso kaj umad’
Dum la IJK en Kerkrad’
Mi senzorgintus ĝis la fin’
Se ne aperis jam Polin’
Post centa Bambo dum dancvesper’
Naskiĝis por mi la esper’
Ni flirtis en amasloĝej’
Dank’ al Di’, al ŝi, kaj al TEJ’
Ekanta amo kun la PIV’
Daŭradas dum la tuta viv’

5.4 La matenmanĝo

En malsamaj landoj oni malsame matenmanĝas. En Germanio oni maten-


manĝas panon aŭ bulkojn kun butero kaj marmelado aŭ mielo kaj trinkas
kafon. Se oni havas tempon oni foje manĝas ankaŭ ovojn kirlitajn, kuirita-
jn aŭ frititajn. En Anglio oni manĝas matene ovojn kun lardo, kolbaso kaj
bakitaj fazeoloj. En Francio oni tipe manĝas matene nur kornbulko kun kafo.

33
butero: Butter; marmelado: Marmelade; mielo: Honig; kafo: Kaffee; ovo: Ei;
kirli: rühren; friti: braten; lardo: Speck; baki: backen (bakita: gebacken); fazeolo:
Bohne; korno: Horn

Kelkaj homoj trinkas kafon kun lakto kaj sukero. Aliaj ne ŝatas lakton kaj
sukeron en la kafo. Malmultaj homoj trinkas eĉ nigran teon kun lakto.
lakto: Milch

Demandu al viaj kunkursanoj kion ili manĝas kaj trinkas matene.

5.5 Iom da gramatiko

5.5.1 La imaga modo -us“



Es gibt im Esperanto nur eine Konjunktivform mit der Endung -us“.

Beispiele:
• Mi partoprenus pli da Esperanto-aranĝoj, se mi havus pli da mono kaj
pli da tempo.
Ich würde an mehr Esperantoveranstaltungen teilnehmen, wenn ich mehr
Geld und mehr Zeit hätte.
• Mi volonte gastigus vin ĉe mi, se mi estus hejme.
Ich würde dich gerne bei mir beherbergen, wenn ich zu Hause wäre.
(gasto = Gast =⇒ gastigi iun = jemanden beherbergen)
• Se mi ne scipovus paroli Esperanton, mi ne havus tiom multajn amikojn
eksterlandajn.
Wenn ich kein Esperanto sprechen könnte, hätte ich nicht so viele auslän-
dische Freunde.

34
5.6 Kanto

Berlino sen vi
Initals DC, (http://initialsdc.net/)
Se vi dirus tion pli frue
eble mi irus ĝis la stacidom’
repreni mian monon forgesi pri la vojo
se vi dirus tion pli klare
eble mi ne agus kiel metronom’
kaj aŭskultus vian voĉan sonon por la unua fojo
Refreno:
Berlino sen vi
estas urb’ sen harmoni’
estas trista trista amasloĝej’
Berlino sen vi
lasas min sen energi’
en la trista trista amasloĝej’
Se vi dirus tion pli frue
eble mi irus ĝis la flughaven’
por aĉeti biletojn por ambaŭ ni
Se vi dirus tion pli klare
eble mi vivus sen tiu ĉagren’
nun aŭskultus vian voĉon kun emoci’
Refreno
Ho mia pejzaĝ’ de trista amasloĝej’
Urba visaĝ’ neniam iĝos la hejm’
de mia plej kara dezir’
Se vi dirus tion pli frue
eble mi restus en tiu vilaĝ’
kaj ne indus komenti kial Petro iris for.
-ebl-: möglich; stacio: Bahnhof; preni: nehmen; mono: Geld; forgesi: vergessen;
vojo: Weg; klare: klar; agi: handeln; aŭskulti: zuhören; voĉa: Stimme; sono: Ton;
trista: traurig; flugi: fliegen; haveno: Hafen; aĉeti: kaufen; bileto: Ticket; ambaŭ:
beide; ĉagreno: Ärger; pejzaĝo: Landschaft; iĝi: werden; deziri: wünschen; vilaĝo:
Dorf; -ind-: wert

35
5.7 Vortaro

5.7.1 Gravaj vortoj

agi handeln kafo Kaffee


amaso Masse, Menge kaj . . . kaj sowohl . . . als auch
ambaŭ beide kapsiko Paprika
ankoraŭ noch kara lieb
aranĝo Veranstaltung kirli rühren
aĉeti kaufen klare klar
aŭskulti zuhören klaso Klasse
babili quatschen kolbaso Wurst
baki backen korno Horn
bakita gebacken kruĉo Kanne
biero Bier kuiri kochen
bileto Ticket kukumo Gurke
bulko Brötchen kulero Löffel
butero Butter laca müde
ĉagreno Ärger lakto Milch
danci tanzen lando land
daŭri dauern lardo Speck
decidi entscheiden manki fehlen
devi müssen marmelado Marmelade
deziroi wünschen meti (etwas) legen
diversa verschiedene mielo Honig
etoso Stimmung ofte oft
fazeolo Bohne olivo Olive
festi feiern ovo Ei
flugi fliegen pano Brot
fojo Mal partopreni teilnehmen
forgesi vergessen pejzaĝo Landschaft
forko Gabel pipro Pfeffer
friti braten pordo Tür
fromaĝo Käse porti tragen
gasto Gast preni nehmen
glaso Glas prepari zubereiten
haveno Hafen rigardi schauen
iĝi werden salato Salat
jam schon salo Salz
ĵus gerade eben sata satt

36
sono Ton tra durch, hindurch
stacio Bahnhof tranĉilo Messer
sukero Zucker tremi zittern
ŝinko Schinken trista traurig
taso Tasse tuj sofort
telero Teller urĝa dringend
teo Tee vilaĝo Dorf
tero Erde vojo Weg
tomato Tomate voĉa Stimme

5.7.2 Afiksoj

-ad- länger andauernd


-ar- Schar, Menge
-il- Werkzeug
-ind- wert

37
6 Sesa leciono

6.1 Iom da gramatiko

6.1.1 Gravaj sufiksoj: -ig- / -iĝ-

-ig- Das Suffix -ig- wird verwendet wenn jemand oder etwas jemand anderen
oder etwas anderes in einen Zustand versetzt.
Beispiele:
• La pentristo ruĝigas la muron.
Der Maler macht die Wand rot.
• La patro manĝigas sian infanon.
Der Vater füttert sein Kind.
• Multe da dormo estas saniga.
Viel Schlaf ist gesund.

-iĝ- Das Suffix -iĝ- wird verwendet, wenn jemand oder etwas von sich selbst
aus einen bestimmten Zustand annimmt.
Beispiele:
• Pro la rideto de la knabino la knabo ruĝiĝis.
Wegen des Lächelns des Mädchens errötete der Junge.
• Pro la longa festado ŝi laciĝis.
Wegen des langen Feierns wurde sie müde.
Beispielsätze für -ig- und -iĝ-:
• Der Vater setzt sein Kind auf einen Stuhl und setzt sich auf den Stuhl
daneben. Jetzt sitzen der Vater und das Kind nebeneinander.
La patro sidigas sian infanon sur seĝon kaj sidiĝas sur la apudan seĝon.
Nun la patro kaj la infano sidas unu apud la alia.
• Carolin und Robert haben letztes Jahr geheiratet.
Carolin kaj Robert geedziĝis pasintjare.

38
• Steig ein! (ins Auto)
Enaŭtiĝu!
• An der nächsten Haltestelle müssen wir aussteigen. (aus dem Bus)
Ĉe la venonta haltejo ni elbusiĝu.
• Bitte viertele die Tomaten.
Bonvolu kvaronigi la tomatojn
• Wir haben unseren Urlaub verlängert, weil er so erholsam war. (erholen
= ripozi)
Ni plilongigis niajn feriojn, ĉar ili estis tiom ripozigaj.
• Nicht übertreiben!
Ne troigu!
• Werner hat sich in Beate verliebt.
Werner enamiĝis je Beate.
• Eine gemeinsame Sprache verbindet. (gemeinsame = komuna)
Komuna lingvo kunigas.

Hejmtaskoj

Kompletigu la tekston per -ig-, -iĝ-, -n, aŭ nenio


Bruno kaj Clemence amik . . . is dum festo . . en la studenthejmo . . . Cle-
mence volis danc . . . i Bruno . . , sed ŝi ne sukcesis. Bruno preferas amuz . . . i
sen dancado . . . Finfine ŝi rezignis. Ŝi al . . . is al babilanta . . grupo . . kun
Bruno . . . Tio . . Bruno ege priĝoj . . . is ĉar Clemence plaĉis al li . . . Li ĝis
nun ne kuraĝis sci . . . i ŝi . . ke li . . ege ŝat . . . as ŝi . . . Dum la parolado . .
alia . . student . . de Francio . . demandis Clemence pri . . . . . (ŝia/sia/lia)
koramiko . . . Pro tio . . Bruno seniluz . . . is. Li esper . . . is . . . i la koramiko . .
de Clemence.

sukcesi: erfolgreich sein; amuzi: jemanden amüsieren; rezigni: aufgeben, verzich-


ten; plaĉi: gefallen; kuraĝo: Mut; iluzio: Täuschung; esperi: hoffen;

39
6.2 Kanto

Rebeka
Martin kaj la talpoj
Rebeka loĝis en la suda urbopart’
Ŝi okupiĝis pri muziko kaj pri art’
Kaj ŝi eĉ mem ne sciis
Kial la koro kriis
“Malbonfart’”

Rebeka havis geamikojn ĉie ajn


Kvankam ŝi sciis ke rilatoj estas ŝajn’
Nenio iam restas
Kaj la rezulto estas
Nur malgajn’

Refreno:
Sed en la sonĝoj
Ŝi ŝvebis super strato kaj tegment’
Jes en la sonĝoj
Ŝi dancis kun senpezo en la vent’

Rebeka sidis en krepusko sub ĉiel’


Kaj supre brilis sole la vespera stel’
La vino bone gustis
Kaj varma vento flustris
En orel’

La aŭtoj brilis kiel perloj de arĝent’


Kiam ŝi staris malfrunokte sur tegment’
Nenio ŝin retenis
Kaj eble fine venis
La moment’

40
7 Sepa leciono

7.1 Iom da gramatiko

7.1.1 La participoj

aktiv (-nt-) passiv (-t-)


Gegenwart (-a-) vidanta vidata
sehend gesehen werdend
Vergangenheit (-i-) vidinta vidita
gesehen habend gesehen (worden)
Zukunft (-o-) vidonta vidota
sehen werdend gesehen werden werdend
Konjunktiv (-u-) vidunta viduta
sehen würdend gesehen werden würdend

Die Partizipien im Konjunktiv werden kaum verwendet.

7.1.2 Anwendungen der Partizipien

Man kann die Partizipien als Adjektiv verwenden.


• La fermita pordo.
• Petro iris for kun rompita kor’.
• Kio estas via plej ŝatata koloro?
• Ili priparolas la nomojn de siaj naskotaj infanoj.
Die Partizipformen verwendet man für Passivsätze.
• Esperanto estas parolata de multaj homoj.
• Ŝuoj estas ŝtelitaj en Svedio kaj Danio.
Die Adverbialform ersetzt oft ganze Nebensätze.
• Manĝinte bonvolu purigi la tablon.
• Laboronte morgaŭ frumatene mi ŝatus dormi nun.

41
• Vokite de la patrino la knabo venis al la tablo manĝonte.
Zeiten wie Plusquamperfekt oder Futur II kann man im Esperanto durch Parti-
zipien in Kombination mit esti“ ausdrücken:

• Bruno estis puriginta sian ĉambron kiam liaj gepatroj lin vizitis.
• Udo estos ripetita la gramatikon kiam li trapasas la ekzamenon.
Häufig werden Partizipformen auch einfach zu einem Verb gemacht, anstatt sie
mit esti“ zu kombinieren. In der Praxis macht man das vor allem, um Konjunktiv

in Vergangenheit auszudrücken: -intus“

• Mi povintus fari pankukojn, se mi havintus sufiĉe da faruno.
• La etoso estintus pli bone, se ĉeestintus pli da homoj.
• Mi ne scias kial li ankoraŭ ne ĉeestas. Li devintus veni jam antaŭ unu
horo.
Durch Kombination mit verschiedenen Zeiten von esti“ hat man viele weitere

Ausdrucksmöglichkeiten.
• – La knabino estis kisata.
– La knabino estas kisita.
• – Fumado estas malpermesata.
– Fumado estas malpermesita.
– Fumado estis malpermesata.
– Fumado estis malpermesita.

42
7.1.3 Afiksoj

Sufiksoj
• -aĉ-: schlecht, hässlich, unschön
hundo (Hund) −→ hundaĉo (Köter)
besto (Tier) −→ bestaĉo (Viech)
odoro, orodi (riechen) −→ odoraĉo (Gestank), odoraĉi (stinken)
aĉa, aĉi (hässlich, hässlich sein)
• -ad-: andauernd, wiederholend
kisi (küssen) −→ kisadi (knutschen)
parolo (Spruch) −→ parolado (Rede)
ade (andauernd)
• -aĵ-: Sache
bela −→ belaĵo (etwas schönes)
dolĉa (süß) −→ dolĉaĵo (Süßigkeit)
pentri (malen) −→ pentraĵo (Gemälde)
porko Schwein −→ porkaĵo (Gericht mit Schweinefleisch)
Marek −→ Marekaĵo (Sache, die Marek gehört oder die Marek erstellt
hat)
Franca −→ Francaĵo (etwas typisch französisches)
• -an-: Mitglied von etwas
klubo −→ klubano (Clubmitglied)
familio −→ familiano
• -ar-: Menge, Schar
ŝtupo (Stufe) −→ ŝtuparo (Treppe)
• -ĉj-: macht männliche Kosenamen.
patro −→ paĉjo (Papa)

43
Aleksandro −→ Alĉjo, Alekĉjo, Aleksanĉjo (Alex, Alexanderchen)
• -ebl-: möglich vidi −→ videbla (sichtbar)
esperi (hoffen) −→ espereble (hoffentlich)
supozi (vermuten) −→ supozeble (vermutlich)
eble
• -ec-: Eigenschaft , Art
bela −→ beleco (Schönheit)
papero −→ papereca (papierartig)
eco (Eigenschaft)
• -eg-: sehr , groß (an Substantiven)
varma −→ varmega (heiß)
pordo −→ pordego (Tor)
ege (sehr), treege (wahnsinnig)
• -ej-: Örtlichkeit
lerni −→ lernejo
eniri −→ enirejo
eldoni −→ eldonejo (Ausgabestelle, Verlag)
herbo (Kraut, Gras) −→ herbejo (Wiese)
necesa −→ necesejo
• -em-: Neigung, Lust
timi (sich fürchten) −→ timema (schüchtern)
dormi −→ dormema (schläfrig)
eksplodi −→ eksplodema (explosiv)
emo (Lust), emi (Lust haben)
• -end-: nötig
fari −→ farenda
pagi −→ pagenda (kostenpflichtig)

44
endas, ke . . . (es muss sein, dass . . .)
• -er-: kleinster Teil von etwas
sablo −→ sablero (Sandkorn)
neĝo −→ neĝero (Schneeflocke)
herbo −→ herbero (Grashalm)
• -estr-: vorstehend, anführend
urbo −→ urbestro (Bürgermeister)
estro (Chef), estri (anführen)
• -et-: klein, gering
domo −→ dometo (Häuschen)
iom (etwas) −→ iomete (ein wenig)
eta (klein, gering)
• -id-: Nachkomme, Ableger
ŝafo −→ ŝafido (Lamm)
ido −→ La kato protektas siajn idojn.
• -il-: Wekzeug
skribi −→ skribilo
ilo
• -ind-: wert
ami −→ aminda
bedaŭri (bedauern) −→ bedaŭrinde (leider)
• -ing-: Ständer, Halter
glavo (Schwert) −→ glavingo (Schwertscheide)
ovo −→ ovingo (Eierbecher)
• -ism-: -ismus, -istisch
Budho −→ budhismo
kanibalo −→ kanibalismo

45
komuna −→ komunismo, komunisma
• -ist-: Person, die sich oft (evtl. beruflich) mit etwas befasst
instrui −→ instruisto
baki −→ bakisto
Esperantisto −→ Esperantosprecher
• -nj-: macht weibliche Kosenamen.
patrino −→ panjo (Mama)
Sofia −→ Sonjo, Sofinjo
• -obl-: vielfach du −→ duobla, duoble
tri −→ triobla, trioble
• -on-: Bruchteil
du −→ duona, duono
tri −→ triona, triono
• -op-: zu sovielt
du −→ duope
tri −→ triope
unu −→ unuopa (einzeln)
• -uj-: inhaltsaufnehmendes Gefäß
mono −→ monujo (Geldbeutel)
cindro −→ cindrujo (Aschenbecher)
• -ul-: Person
nova −→ novulo (Neuling)
stulta −→ stultulo (Dummkopf)
bonŝanco (Glück) −→ bonŝanculo (Glückspilz)
• -um-: Suffix ohne definierte Bedeutung
folio (Blatt) −→ foliumi (blättern)
reto (Netz) −→ retumi ((im Netz) surfen)

46
Kion vi umas tie???
umado

Prefiksoj
• bo-: Schwieger-
patro −→ bopatro
filo −→ bofilo
frato −→ bofrato
onklo −→ boonklo
• ĉef-: Haupt-
urbo −→ ĉefurbo
stacio −→ ĉefstacio
episkopo −→ ĉefepiskopo
ĉefo, ĉefa, ĉefe
• dis-: auseinander
iri −→ disiri
vasta −→ disvastigi
disiĝi, dise, disen (iri dise, iri disen)
• ek-: los-
vojaĝi −→ ekvojaĝi
scii −→ ekscii
dormi −→ ekdormi
ekde
• eks-: ex-
edzo −→ eksedso
ministro −→ eksministro
moda −→ eksmoda

47
eksa
• ge-: beidgeschlechtlich
patro −→ gepatroj
avo −→ geavoj
nepo −→ genepoj
• mal-: gegenteilig
bona −→ malbona
proksima −→ malproksima
fermi −→ malfermi
male, malo, mala
• mis-: miss-
kalkuli −→ miskalkuli
trafi −→ mistrafi
kompreni −→ miskompreni
• pra-: ur-
avo −→ praavo
arbaro −→ praarbaro
tipo −→ pratipo
• re-: zurück, wieder
veni −→ reveni
doni −→ redoni
trovi −→ retrovi
legi −→ relegi
ree (denove), reen (tien kaj reen)

48
Kanto: Tro longe

Martin Wiese (Svedio)

Tro longa tempo pasis


Pli ol semajn’
Dum vi nenion ĉasis
Nur por malgajn’
Ankaŭ mi ofte sentis
Min kiel ŝablon’
Tro longe jam silentis
La telefon

Refreno:
Kaj se vi solas
Vi nur sciu ke ni ĉiam ĝojas pro via alven’
Kaj se vi volas
Ni malfermos botelon kaj klaĉos kun vi ĝis maten’

Via patrino foras


En stranguluj’
Ne hontu se vi ploras
Alvoku nin tuj
Vi la vesperon benas
Per unu pli
Ankaŭ vi apartenas
Al la famili’

Refreno

Tro multe da devoj por ni


Kunportu la revojn por ni

Tro longa tempo pasis


Pli ol semajn’
Dum vi nenion ĉasis
Nur por malgajn’

49
Refreno

ĉasi: jagen, erjagen; gajni: gewinnen; ŝablono: Schablone; klaĉi: klatschen, trat-
schen; honti: sich schämen; beni: segnen; arpateni: gehören

Ekzerco

Sufiksoj
Traduku la sekvajn vortojn al Esperanto!

Ausgang, Freundeskreis, Webbrowser, Instantmassenger, Website, Webdesi-


gner, Vorstand, Vorstandsmitglied, Möglichkeit, Dummheit (zwei Möglich-
keiten), Welpe, Reiskorn, Werkzeug

Tabelvortoj
Traduku la sekvajn frazojn al Esperanto!
• Gefällt dir das Buch, das ich dir mitgebracht habe?
• Ja, du weißt doch, dass ich solche Bücher mag. Aber dieses kannte ich
noch nicht. Wo hast du das gekauft?
• Auf dem Flohmarkt (pulbazaro), wo ich immer hingehe.
• Wann gehst du da das nächste Mal hin? Ich möchte gerne mitgehen.
• Klar. Das lohnt sich auf jeden Fall.
• Wie fährst du da immer hin? Mit dem Auto oder mit dem Bus?
• Normalerweise mit dem Auto.
• Wielange fährt man denn dort hin?
• Weniger als eine Stunde.
• Was kaufst du da sonst noch so?
• Verschiedenes. Alles, was mich so interessiert.
• Und was hast du letztes mal noch gekauft.
• Das ist mein Geheimnis.

50
7.2 Fabelo

La princino sur pizo


Estis iam princo, kaj li deziris edziĝi kun princino; sed ŝi devus esti vera
princino. Por trovi tian princinon li faris multajn kaj longajn vojaĝojn en la
tuta mondo; sed ĉie, kien li venis, li renkontis jen unu jen alian malfacilaĵon.
Ekzistis certe sufiĉe da princinoj, sed ĉu ili estas veraj princinoj, li ne povis
tuj ekscii; ĉe ĉiu el ili li trovis ion malveran. Fine li revenis domen, kaj li tiam
estis tre ĉagrena, kion oni povos bone kompreni, ĉar lia plej sincera deziro
estis ja edziĝi kun vera princino.
Ian vesperon la vetero fariĝis treege malbela; fulmadis kaj tondris kaj senĉese
falis de la ĉielo pluvegoj. Nun iu frapis la pordegon de la kastelo, kaj la
maljuna reĝo iris por malfermi.
Ekster la pordego staris princino. Sed, ho ĉielo, kian aspekton ŝi havis! De
ŝiaj haroj kaj de la vestaĵo gutegis la akvo; ĝi tute trafluis ŝiajn ŝuojn kaj
elgutadis el la kalkanumo, kaj dum ŝi staris ĉi-tie en la pluvego ŝi diris, ke ŝi
estas vera princino.
Nu, ĉi-tion ni facile ekscios! pensis la maljuna reĝino; ŝi nenion diris sed iris
en la dormoĉambron, kaj forpreninte la tutan litaĵon ŝi metis pizon sur la
fundon de la lito. Ŝi prenis nun dudek matracojn, metis ilin sur la pizon,
kaj sur la matracojn ŝi plie metis dudek kusenegojn, faritajn el la plej mola
lanugo, kiu ekzistas.
En ĉi-tiu lito la princino devis dormi nokte. Je l’ mateno oni ŝin demandis,
kiel ŝi dormis.
”Ho, malbonege!”la princino respondis, ”mi preskaŭ ne ripoziĝis la tutan
nokton, kaj mi ne komprenas, kio troviĝis en la lito.”
”Mi kuŝis sur ia malmolaĵo, kaj mia tuta korpo fariĝis bruna kaj blua. Estas
tre malagrabla kaj stranga okazo!”
Nun oni povis kun certeco scii, ke ŝi estas vera princino, ĉar la pizon ŝi estis
eksentinta eĉ malgraŭ la dudek matracoj kaj la dudek kusenegoj kun la plej
mola lanugo kiu ekzistas. Neniu ol vera princino povus posedi tian mirindan
sentemecon!
Post ĉi-tio la princo edziĝis kun ŝi, ĉar li ja sciis, ke lia edzino estas vera
princino, kaj la pizon oni enmetis en la muzeon de la reĝo. Tie ĝi troviĝas
ankoraŭ nun se neniu ĝin forŝtelis.

51

Das könnte Ihnen auch gefallen